Oggau am Neusiedler See
Bazaj informoj
Oggau am Neusiedler See, hungare Oka, kroate Cokula estas komunumo en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando kaj en distrikto de Eisenstadt-Umgebung. En la praktiko oni uzas la simplan formon Oggau.
- Areo: 52 km²
- Alto super marnivelo: 130 m
- Loĝantaro: 1810
- Poŝtkodo: 7063
- Telefonprefikso: 0 26 85
- Aŭtokodo: EU
Situo
Oggau am Neusiedler See situas sur ebenaĵo, laŭ okcidenta bordo de Fertő, laŭ traira flankovojo. Eisenstadt troviĝas 19 km-ojn.
Historio
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste romianoj vivis tie. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1344 en formo villa Zaka. En 1529, en 1532 kaj en 1683 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1910 1670 da loĝantoj loĝis tie, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Oka apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Kismarton, poste al Aŭstrio. Oggau ricevis la statuson foira komunumo en 1994.