Ohrada (ĉasista kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

49° 02′ N 14° 25′ O / 49.033 °N, 14.417 °O / 49.033; 14.417 (mapo)

ĉaskastelo kun infanludejo en apuda bestoĝardeno

Ĉaskastelo Ohrada estas baroka kastelo en Ĉeĥio. Ĝi situas 10 kilometrojn norde de la regiona urbo České Budějovice, tuj apud la urbeto kaj kastelo Hluboká nad Vltavou. Ĝi apartenas al Agrikultura muzeo kun ekspozicio de forstkulturo, ĉasado kaj fiŝbredado.

Konstruaĵo

La ĉaskastelo estis konstruita laŭ decido de princo Adam František Schwarzenberg fare de praga konstruisto Pavel Ignác Bayer en la jaroj 1708 - 1713. La simetria trietaĝa baroka konstruaĵo kun du kortoj kaj granda balkono apartenas al la plej bonrezultaj kastelaj konstruaĵoj en suda Bohemio.


Historio de la muzeo

La muzeo kune kun ampleksa biblioteko estis fondita jam en la jaro 1842. Tiel ĝi fariĝis la kvara plej aĝa muzeo en Ĉeĥio kaj la plej aĝa specialigita muzeo en tuta eksa Aŭstrio-Hungario. La muzeo sukcese partoprenis multajn mondekspoziciojn ( en Vieno 1873, Parizo 1889, Prago 1891 k.a.). En 1961 la muzeo ekapartenis al Agrikultura muzeo en Prago. Apuda bestoĝardeno, specialiĝinta je mezeŭropa faŭno, estis fondita en 1938-1939.


Ekspozicio

  • 1/ Enirejo - kolekto de eltranĉoj de lignaĵoj
  • 2/ Ŝtuparo - arbaraj laboristoj
  • 3/ Koridoro en la 1-a etaĝo - evoluo de la ekspluatado kaj trafiko de la ligno
  • 4/ Salonego - evoluo de arbara mastrumaĵo
  • 5/ Salonego - arbara klerigo
  • 6/ Kapelo - Origina kapelo estis sanktigita al Sankta Eŭstaĥ, protektanto de ĉasistoj (la kulto de Sankta Huberto estas pli nova). Aŭtoro de altarpentraĵo estis flandra pentristo Pietr van Roy. Surplafona fresko estas de Jiří Werle.
  • 7/ Salonego - vivo de la arbaro
  • 8/ Salonego - sciencteknika revolucio en arbarmastrumaĵo
  • 9/ Trairejo - prilaborado de la ligno
  • 10/ Salonego - ekspozicio pri ĉasado
  • 11/ Salonego - ĉasado de harkovrita ĉasbestaro kaj evoluo de ĉasado
  • 12/ Salonego - ĉasado de plumhava bestaro
  • 13/ Salonego - alkondukitaj fremdaj specoj de bestoj
  • 14/ Ĉasarto en Ĉeĥio kaj estinta Ĉeĥoslovakio
  • 15/ Zorgo pri bestaro
  • 16/ Ĉasado kaj ĉashundoj
  • 17/ Kolekto de cervedoj de Sallač - Autoro de kolekto de cervaj trofeoj estis profesoro de arbarista fakultato en Prago Vilém Sallač. La kolekto enhavas ĉujn speciojn de cervedoj de la tuta mondo. Raraĵoj de la kolekto estas: Cervo Milu, Cervo de Shonburg kaj Danao mezopotamia.

Eksteraj ligiloj

Turismaj informoj kaj fotografaĵoj angle