Ohratalbahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stacidomo Ohrdruf

La Fervojo tra Ohratal-valo (germane: Ohratalbahn) estas 36km-longa, belega fervoja linio inter Gotha kaj Gräfenroda tra Luisenthal. En la 135-a jaro de ĝia ekzisto, sur tiu konekto la lasta trajno cirkulis la 10-an de decembro 2011, kiam ĉesis por ĉiam la fervoja transportado - danke al la miopeco de la turingiaj politikistoj![1] Tiel la longjara batalo de la amikoj de la fervojo tra la valo Ohratal estis finfine vana.

La sekvoj je la turismo, speciale je la ege ŝatata biciklada turismo - ĉar kunpreno de bicikloj surbuse ne eblas - estos sendube ruinigaj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Turingia ministerio por konstruado, landa evoluiĝo kaj transportado: Sinnvoller Mittel-Einsatz in den Personennahverkehr Arkivigite je 2016-01-05 per la retarkivo Wayback Machine, Anonco por la gazetaro farita la 20-an de oktobro 2011.