Oiasso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oiasso
Roman city • havenurbo [+]


Vikimedia Komunejo:  Oiasso [+]
vdr
Oeaso proksime de la ekstrema maldekstro de Gaŭlujo en ĉi tiu historia mapo de la romia provinco Hispania Tarraconensis (helruĝe) kaj de la dua aliaj romiaj provincoj sur la teritorio de la Iberia duoninsulo.
Easo en la malsupra maldekstra angulo de ĉi mapo de Gaŭlujo el 1578 laŭ modelo de Ptolemeo.

Oiasso,[1] Oiasona[2]Oiarso[3] estis urbeto en la eŭska parto de la romia provinco Hispania Tarraconensis. Ĝi situis ĉe la estuaro de la rivero Bidasoa ĉe la Biskaja Golfo (en la nuntempa Eŭska Aŭtonoma Komunumo de Hispanio).

Aktuala vidaĵo de la buŝo de la rivero Bidasoa.

Arkeologiaj esploroj en 1992 evidentigis ke la kerna areo de Oiasso troviĝis en la malnova kvartalo de Iruno (provinco Gipusko, Gipuzkoa) ĉe la hispania-francia limo, kie ruinoj de romiaj haveno kaj banejo estis malkovritaj. Tamen, aliaj arkeologiaj trovoj ĉe la kabo Higuer kaj ermitejo Ama Xantalen (nekropolo kaj maŭzoleo) indikas pri pli ampleksa romia komplekso ekster la ĉefa urbokerno.

Fakte, iuj historiistoj opinias ke la nomo Oiasso eble aplikiĝis al la tuta valo, argumentante ke la propra nomo de la Bidasoa Rivero povas veni de latina "via ad Oiasso" (vojo al Oiasso). Plue, oni forte supozas ke la nomo de la urbeto Oiartzun ĉirkaŭ 10 km for eble evoluis el la formo Oiasso. Romia vojo ligis la urbon al la antikva urbo Pompaelo, la nuntempa Pamplono. La romianoj frue montris intereson pri la regiono pro trovoj de ercoj (plejparte arĝento kaj kupro) kiujn eblis mini, uzante la havenon kaj fabrikojn de Oiasso por procesi kaj fortransporti la metalojn.

Muzeo estis fondita en Iruno por ekspozicii la lokajn arkeologiajn trovaĵojn el la romia epoko kaj por diskonigi la ĝisnunajn ekkonojn pri la loka historio.

Antaŭe historiistoj erare supozis la antikvan urbon esti en la loko de la nuntempa urbo Donostio aŭ Sankta Sebastiano, kiu tiel estas ankoraŭ kromnomata la bella Easo ("La bela Easo", laŭ hispanlingvigo de la historia nomo Oiasso).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Ptolemeo, 2, 6, 10
  2. laŭ Strabono, Geographia III, 4, 10. La eldonoj de Casaubonus el 1587 kaj 1620 skribas Oídasoûna, kion la germana historiisto Adolf Schulten korektis al Oíasoûna.
  3. laŭ Plinio la Maljuna, 3, 29