Sovetia Esperantista Junulara Tendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el OkSEJT)
SEJT
Nomo Sovetia Esperantista Junulara Tendaro
Regiono Sovetunio, Rusio
Periodo Somere
Organizanto SEJM
Ekzistas ekde 1967
Celgrupo Junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo {{URL|example.com|nedeviga ekrana teksto}}
vdr

Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (SEJT) estas nomo de tradiciaj someraj tendaroj de sovetia esperantista junularo. Ĉi tiuj renkontiĝoj ekzistas ekde 1959, kvankam sian titolon la tendaroj ricevis nur en 1967.

El SEJT-oj plej famis OkSEJT (Okcidenta SEJT), sed dum longaj jaroj krom ĝi okazadis simila aranĝo OrSEJT en azia parto de la lando, kaj aliaj malpli amasaj tendaroj de simila stilo. Ĉeforganizantoj de la tendaroj estis lokaj esperanto-kluboj kaj ties aktivuloj, tamen kunordigis la tendarojn SEJM kaj SEJM-2, ASE, REU kaj REJM. Rolo de la menciitaj organizaĵoj dum tempo estis diversa, tamen evoluo de SEJT-oj kaj Esparanto-movado en Sovetio/eksSovetio estas nedisŝirebla.

Post 2006, post kelkaj eksperimentoj pri la koncepto de la aranĝo, SEJToj ĉesis okazadi. Ilin anstataŭis Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kaj aliaj aranĝoj.

Unuaj renkontiĝoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Dekomence la tendaroj okazis en ĉebaltmaraj respublikoj de Sovetunio kaj estis titolitaj BET.

En 1967 samtempe kun BET-9, kiu okazis en ĉefurbo de Litovio, Vilno, aktiva junularo aranĝis la unuan junularan tendaron en Kaltanėnai (Litovio), kiu ricevis titolon SEJT-9.

OkSEJT[redakti | redakti fonton]

la Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro, poste Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro (kurte OkSEJT) estis aranĝo kreskinta el SEJT. Ĝi estis organizata de SEJM kaj SEJM-2, poste de Rusia Esperantista Junulara Movado en la eŭropa parto de Rusio.

Ekde 2003 OkSEJT estis strikte instrua tendaro kun malpli da distraj programeroj, sed ekde 2005 la kerna ideo de la aranĝo estas ie en la mezo inter la du ekstremoj: instrua kaj amuza. En 2007 la aranĝo ne okazis unuafoje dum sia longa historio, kaj en 2008 oni decidis ne revivigi ĝin kiel aparta evento - ĝin anstataŭis junulara programo dum la ĉefa somera Esperanto-renkontiĝo en Rusio (Rusiaj Esperanto-Tagoj).

En 2004, la jaro de rusia IJK, OkSEJT okazis inter la 5-a kaj 10-a de julio (tuj antaŭ IJK) en la bazejo "Berjozka" apud la urbo Kovrov, regiono de Vladimira provinco. Entute registriĝis 57 personoj, el kiuj 6 estis eksterrusianoj (2 kroatoj, germanino, italo, kazaĥianino kaj beloruso).

En 2005 OkSEJT okazis en Ĉuvaŝio kaj tiam ĝi denove ŝanĝis siajn prioritatojn: en 2005 kaj 2006 OkSEJT estas ne nur instrua, sed "pli luda, teama".

En 2006 la temo de OkSEJT estis "Vivu kolore!", ĉiu tago de la aranĝo havis sian koloron (ruĝa tago, oranĝkolora tago ktp.).

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kelkaj OkSEJToj estis kritikataj pro nesufiĉa ligiteco kun OkSEJT-tradicioj. Ekzemple, en 1999 okazis aro da psikologiaj kursoj en Esperanto, gvidataj de ekstermovadaj fakuloj el Ivanovo, kiuj studis E-on dum malpli ol unu jaro. Tio kolerigis parton de meritplenaj tendaranoj, asertintaj, ke tio forlogas multajn partoprenantojn de kutimaj tendaraj eventoj. La kritikoj ne sekvigis malfermitan konflikton, sed montris, ke la vojoj al modernigo de OkSEJT-a programo estas tre limigitaj.

Kiam dum mallonga periodo OkSEJT estis nur-instrua aranĝo (2003, 2004), ĝi estis kritikata pro tio, ĉar kelkaj esperantistoj sentis mankon de kutima ĉefe distra somera evento.

OrSEJT[redakti | redakti fonton]

En 1977, la 19-an jaron de regulaj SEJT-oj, unuafoje okazis du eventoj, unu en la eŭropa parto de Rusio kaj unu en la azia, orienta parto. La unua Orienta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro (OrSEJT ), numerigata 19 laŭ la jarkolekto, okazis en Miass en la Ĉelabinska provinco. Sekvis pliaj ĉiujaraj eventoj ĝis 1984, poste la intervaloj inter la OrSEJToj iĝis iom pli longaj, tiel ke ĝis la lasta OrSEJT de 2001, nomata "OrSEJT-33", en Tjumeno, Tjumena provinco, okazis entute 14 OrSEJToj.

Listo de SEJT-oj (inkluzive OkSEJT-ojn kaj OrSEJT-ojn)[redakti | redakti fonton]

Renkontiĝo Loko Regiono Partoprenantoj(Aliĝintoj) Informilo
ĈET 1959 Baltezers Latvio 30
2a ĈET 1960 Kääriku Estonio 101
3a ĈET 1961 Molėtai Litovio 204
4a ĈET 1962 Drabeŝi Latvio 238
5a BET 1963 Värska Estonio 298
6a BET 1964 Veisiejai Litovio 141
7a BET 1965 Abeli, Saulaine Latvio 206
8a BET 1966 Pärnu Estonio 117
SEJT-9 1967 Kaltanėnai Litovio 150
SEJT-10 1968 Teleckoje Altajo 88
SEJT-11 1969 Slavsko Volina provinco 167
SEJT-12 1970 Kuŝnarenkovo Baŝkirio 153
SEJT-13 1971 Kievo Ukrainio 300
SEJT-14 1972 Sokolova Pustinj Moskva provinco 105
SEJT-15 1973 Kesterciems Latvio 256
SEJT-16 1974 Kineŝma Ivanova provinco 217
SEJT-17 1975 Ustj-Kamenogorsk Kazaĥio 201
SEJT-18 1976 Tiĥvin Leningrada provinco 273
OrSEJT-19 1977 Miass Ĉelabinska provinco 125
OkSEJT-19 1977 Poltavo Ukrainio ĉ. 190
OrSEJT-20 1978 Zavjalovo Altajo 164
OkSEJT-20 1978 Maĥaĉkala Dagestano ĉ. 110
OrSEJT-21 1979 Divnogorsk Krasnojarska regiono pli ol 170
OkSEJT-21 1979 Kievo Ukrainio 315
OrSEJT-22 1980 Divnogorsk Krasnojarska regiono 211
OkSEJT-22 1980 Rubskoje lago Ivanova provinco 280
OrSEJT-23 1981 Sukok Taŝkenta provinco 315
OkSEJT-23 1981 Ŝĉerbinka Moskva provinco 170
OrSEJT-24 1982 Tjumeno Tjumena provinco ĉ. 200
OkSEJT-24(Kieva tendaro en Jurmala) 1982 Jūrmala Latvio ĉ. 166
SudOkSEJT-24 1982 Voroneĵ Voroneĵa provinco ĉ. 80
OrSEJT-25 1983 Meĵdureĉensk Kemerova provinco ?
OkSEJT-25 1983 Kujbiŝev Kujbiŝeva provinco 236
OrSEJT-26 1984 Divnogorsk Krasnojarska regiono 220
OkSEJT-26 1984 Jerevano Armenio 280
OrSEJT-27 1985 lago Bajkalo Irkutska provinco ?
OkSEJT-27 1986 Kujbiŝev Kujbiŝeva provinco 268
OrSEJT-28 1987 Divnogorsk Krasnojarska regiono c. 100
OkSEJT-28(MoskvET-1) 1987 Torbejevo lago Moskva provinco 130
OkSEJT-29 1988 Urjupinsk Volgograda provinco 119
OrSEJT-29 1989 Taŝtagol Kemerova provinco 71
OkSEJT-30 1989 Tuĉkovo Moskva provinco 115
OkSEJT-31 1990 Rubskoje lago Ivanova provinco 215
OkSEJT-32 1991 Kustorka Niĵnij-Novgoroda provinco 82
OrSEJT-30 1992 rivero Tagan Tomska provinco 48
OkSEJT-33 1992 Tolmaĉovo Leningrada provinco 109
OkSEJT-34 1993 Smolensk Smolenska provinco 175
OrSEJT-31 1994 Krasnojarsk Krasnojarska regiono 137
OkSEJT-35 1994 Jelec Lipecka provinco 181
IJK-51(anst. OkSEJT) 1995 Serovo Leningrada provinco 303
OkSEJT-36 1996 Taganrog Rostova provinco 90
OkSEJT-37 1997 Volgogrado Volgograda provinco 55
OkSEJT-38 1998 Ĉeboksari Ĉuvaŝio 112
OkSEJT-39 1999 Tiĥvin Leningrada provinco 270
OrSEJT-32 2000 Tomsk 64
OkSEJT-40 2000 Ivanovo 178
OrSEJT-33 2001 Tjumeno Tjumena provinco 26
OkSEJT-41 2001 Kovrov Vladimira provinco 129
OkSEJT-42 2002 rivero Vetluga Niĵnij-Novgoroda provinco ĉ. 90
OkSEJT-43 2003 rivero Volgo Kostroma provinco 53
OkSEJT-44 2004 Kovrov Vladimira provinco 57
OkSEJT-45 2005 Ŝumerla Ĉuvaŝio 62
OkSEJT-46 2006 rivero Aĥtuba Volgograda provinco 70[1]

InterSEJT[redakti | redakti fonton]

Krome aperis almenaŭ tri "InterSEJT"oj, ekster la kadroj de la kutimaj eventoj.

Ilustraĵoj pri SEJT kaj OrSEJT[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵoj pri OkSEJT[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]