OkSEJT-43

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

OkSEJT-43 okazis en 2003 en tendaj kondiĉoj (parto de partoprenantoj noktumis en nefinkonstruita ligna domo surplanke) apud savstacio sur la bordo de Volgo dekon da kilometroj for de Kostroma.

Tiu OkSEJT estis strikte instrua tendaro kun malpli da distraj programeroj. Lecionoj okupis duonon de la tago.

La baznivelajn lecionojn (kiujn partoprenis plejparto de la partoprenantoj) gvidis speciale invitita el Hungario Blazio Vaha. Lecionojn por „progresantoj“ gvidis Oksana Burkina. Estis ankaŭ lecionoj por fluparolantoj, kiuj plej ofte aspektis kiel populara ludo „mafio“.

Eksteraj ligiloj [redakti]