Okapia Naturrezervejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Okapia Naturrezervejo estas naturrezervejo inkludita en la listo de monda heredo de Unesko, en la ĝangalo de distrikto Ituri nordoriente de la Demokratia Respubliko Kongo, ĉe landlimoj kun Suda Sudano kaj Ugando. Kun areo de 13,726 km², ĝi enhavas ĉirkaŭ kvinonon de la tuta ĝangalo.

Kiel sugestas ties nomo, la rezervejo estas hejmo de nombraj okapioj. En 1996, ties nomo estis ĉirkaŭkalkulita inter 3,900 kaj 6,350, el populacio totala de ĉirkaŭ 10,000 al 20,000 individuoj. La rezervejo estas hejmo ankaŭ de la Centro de Konservado kaj Studado de Epulu, ĉe la rivero Epulu. Tiu centro datiĝas el 1928, kiam ĝi estis fondita de usona antropologo nome Patrick Putnam, kiel kaptitejo kie la naturaj okapioj estis kaptitaj kaj senditaj al usonaj kaj eŭropaj bestoĝardenoj. Nune oni sendas al bestoĝardenoj nur malgrandan nombron, kiu ne endanĝerigas la genetikan riĉon de la populacioj kaj kaptiva kaj natura.

Krom por okapioj, la rezervejo estas hejmo ankaŭ de nombraj aliaj animalaj specoj indiĝenaj kaj/aŭ endanĝerigitaj, kiaj la elefanto, la konga pavo kaj tridek specioj de primatoj antropodaj dumtagaj.

Ankaŭ nomadaj pigmeoj de la popoloj mbutioj kaj efeoj, kaj farmistoj de la popolo de bantuoj loĝas en la rezervejo.

La Okapia Naturrezervejo estas ĉe la listo de monda endanĝerigita heredo. La plej granda minaco estas tiu de la senarbarigo, okazigita de agrikulturo per hakado kaj bruligado, kaj la ĉasado por la vendado de viando de ĉasbestoj. Ankaŭ serĉistoj de oro estas problemo. Dum la vivostilo de indiĝenoj Mbutioj kaj Bantuoj respektas la naturajn ĝangalon kaj faŭnon, la enmigrintoj ne havas tiun saman respekton. La manko de financado ligita al la situacio kaj politikaj kaj ekonomia de la Demokratia Respubliko Kongo same problemas. Oni esperas, ke ekoturismo helpu la disvolvigon en la regiono, per produktado de riĉo kaj konsciigo al la loka loĝantaro kaj al la internacia sintenaro.

La 24an de junio 2012, la centro de Epulu estis celo de atako fare de ribeluloj. Oni monrtigis ses personojn, oni detruis la konstruaĵojn kaj la ĉeestantaj okapioj estis masakritaj[1]. La 20an de julio 2012, la UNESCO atribuis urĝan helpofonduson de 30,000 dolaroj por helpi al la rekonstruo kaj por la familioj de la viktimoj[2].

Referencoj

Literaturo

  • Susan Lyndaker Lindsey; Mary Neel Green; Cynthia L. Bennett (1999). The Okapi. University of Texas Press. (ISBN 0-292-74707-1)

Eksteraj ligiloj