Okavango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Okavango
Okavango
La delto de Okavango
Bazaj informoj
Situo Angolo, Namibio, Bocvano.
Longeco 1,700 km km
Akvokolekta areo 500,000 ĝis 700,000 km2
Meznombra trafluo 475 m3⋅s-1
Fluo
Fonto Altebenaĵo Bieo, proksime de Huambo
· Alteco ĉ, 1,800 m m super marnivelo
Enfluejo Okavango-baseno
· Alteco ĉ, 900 m m super marnivelo
Altecodiferenco ĉ, 900 m m
Geografio
Maldekstraj alfluantoj Kŭito
v  d  r
Information icon.svg

Okavango estas rivero en suda Afriko. Ĝi havas, depende de la regiono, ankaŭ la nomojn Kavango kaj Kubango. Je 400 km ĝi estas la landlimo inter Angolo kaj Namibio.

Kvankam la rivero atingas larĝon de pli ol unu kilometro, ĝi fine tute engrundiĝas kaj vaporiĝas en Kalaharo, formante delton. Ĝia akvo kreas specialan vivejon de bestoj kaj plantoj, kvazaŭ insulon de vivo en dezerta Kalaharo. De tempo al tempo iom da rivera akvo fluas en lagon Ngami.

Ĉar Okavango estas la plej granda fonto de akvo en la regiono, la tri landoj, kiujn ĝi trafluas, disputas pri ĝia utiligo.