JR Okcidenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
emblemo de la Fervoja Kompanio JR Okcidenta en specifa blua koloro
regionoj de la pasaĝeraj kompanioj de la JR, tiu de la JR Okcidenta markita blue

Kompanio JR Okcidenta (japane: 西日本旅客鉄道株式会社 [niŝi-nihon rjokaku tecudo kabuŝiki-gaiŝa], laŭvorte: Okcident-Japania Pasaĝera fervoja Akci-kompanio) estas japana pasaĝera fervoja kompanio. Ĝi estas membro de grupo "JR" (aŭ "Japana Fervoja Reto"), do la linioj de la kompanio formas subreton de la tut-japania reto "JR". Ĝi heredis fervojajn liniojn de estinta ŝtata kompanio Japana Nacia Fervojo. Ĝia areo de servo estas la okcidenta parto de Honŝuo, kiu konsistas el regionoj Hokuriku, Kansajo kaj Ĉugoku. Centra oficejo de la kompanio estas en Osako.