Okcident-Romia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la areo de la Okcident-Romia Imperio dum la jaro de la imperia divido 395

La Okcidenta Romia Imperio (dirmaniero kreita de modernaj historiistoj) referas al la okcidenta parto de la Romia Imperio, ekde ties divido far de Diokleciano en 286. Ĝia ĉefurbo estis Milano ĝis 402 kaj poste Raveno.

Teodosio estis la lasta imperiestro, kiu reĝis sur la tutaĵo de la imperio. Post lia morto en 396, la imperio estis definitive dividata inter liaj filoj Flavio Honorio (okcidento) kaj Flavio Arkadio (okcidento).

La Okcidenta Romia Imperio ekzistis intermite inter la 3-a kaj 4-a jarcentoj, post la tetrarkio de Diokleciano kaj la reunuiĝoj faritaj de Konstantino la 1-a kaj Juliano la Apostato.

La Okcidenta Romia Imperio oficiale malaperis kiam Odoakro eltronigis Romulon Aŭgustulon la 4-an de septembro 476.

La Okcidenta Imperio neniam releviĝis, malgraŭ maldaŭra parta rekonkero far de ĝia homologo, la Bizanca imperio, kaj ĝia disfalo markis la komencon de nova erao de la historio de Eŭropo: la Mezepoko.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara