Okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj
La okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la hindomalaja ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de la mezaltaj kaj altaj alitudoj de okcidentaj Mez-Himalajoj de Barato, Nepalo kaj Pakistano. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo "okcident-himalajaj mezvarmaj arbaroj".
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La ekoregiono konstituas areon de koniferaro kovranta 39 700 kvadratajn kilometrojn ĉe altitudoj inter 3 000 kaj 3 500 metroj. Ĝi etendiĝas okcidente de Gandaki-Rivero en Nepalo, tra la barataj subŝtatoj de Utar-Pradeŝo kaj Himaĉal-Pradeŝo , kaj en Ĝamuo kaj Kaŝmiro de orienta Pakistano. Tiu konifera zono estas la plej alta arbaro de la strioj de biotopoj kiuj kovras Himalajon je diferencaj altitudoj ekde la herbejoj de la piedmontetoj ĝis la altaj pintoj, kaj super tie ĉi troviĝas senarba altmontara arbustaro. Tiu estas altvalora ekosistemo ĉar multaj himalajaj birdoj kaj bestoj sezone migras supren kaj suben de la montaro restante parton de la jaro en la koniferaroj, do konservado estas alta prioriteco. Tiu ekoregiono estas pli seka ol la orient-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj, kiuj ricevas humidecon de la bengal-golfa musono.
La okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj limtuŝas la baluĉajn kserofitarojn, la himalajajn subtropikajn pinarojn, la nordokcident-himalajajn altmontarajn arbustarojn kaj herbejojn, la okcident-himalajajn foliarbarojn kaj la okcident-himalajajn altmontarajn arbustarojn kaj herbejojn.
Flaŭro [redakti]
Pluraj diferencaj arbaro-tipoj troviĝas en tiu ekoregiono. Sensacia abio (Abies spectabilis) loke kreskadas preskaŭ unuspeci-arbarere. En aliaj areoj ili miksiĝas kun himalaja kverko ( Quercus semecarpifolia ). Rododendro (Rhododendron campanulatum), sensacia abio, himalajaj kverko kaj betulo (Betula utilis) konstituas alian komunan asocion. Aliloke miksaj koniferaroj konsistas el sensacia abio, Valiĥ-pino (Pinus wallichiana) kaj Smit-piceo (Picea smithiana). Himalaja cipreso (Cupressus torulosa) kaj himalaja cedro (Cedrus deodara) ankaŭ troviĝas tie ĉi [1].
Faŭno [redakti]
La ekoregiono gastigas cent du [2] mamulospeciojn. Gravaj reprezentantoj inkludas brunan urson kaj la endanĝerigitajn speciojn kiel himalajan kaprikornon (Capricornis thar), himalajan hemitragon (Hemitragus jemlahicus), kaj Capra falconeri, la nacian beston de Pakistano. La sola endemia mamulo estas la ronĝulo Hyperacrius wynnei.
Ĉirkaŭ 315 [2] birdospecioj estas registritaj en tiu ekoregiono, inkluzive de 9 endemiaj specioj kaj iom da birdoj kiuj estas sentemaj por habitatodetruo kaj tial vundeblaj por plia senarbarigo. Tiuj ampleksas Koklass-fazanon (Pucrasia macrolopha), nigrakapan tragopanon (Tragopan melanocephalus), kaj himalajan monalon (Lophophorus impejanus).
Minacoj kaj konservado [redakti]
Malgraŭ esti relative maldense loĝite, iuj sepdek pocentoj de la koniferaro estas senarbarigitaj aŭ degraditaj, parte por terasa kultivado. Tamen, ĝi ankoraŭ entenas iujn el la malplej perturbitaj arbaroj en okcidenta Himalajo. Protektitaj areoj kiuj enhavas koniferaron inkludas Grand-Himalajan Nacian Parkon kaj Protektejon Rupi Bhabha en Himaĉal-Pradeŝo, Nacian Parkon Kiŝtvar en Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Nacian Parkon Gangotri kaj Protektejon Govind Paŝu Vihar en Utarakando, ĉiujn en Barato, kaj Reĝan Ĉasrezervejon Dhorpatan en Nepalo. Printempe speciala minaco estiĝas el la perturbo de birda nestumado dum la kolektado de morkeloj.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Pakistano
Referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Ekoregiono IM0502 : Okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj (WWF)
- angle Okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj (WWF-Wildworld)
- angle Okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Okcident-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj (Globalspecies)
- angle Situo de ekoregiono IM0502 : tajpu Western Himalayan subalpine conifer forests
- angle Tutmondaj 200, numero 68 : Okcident-himalajaj mezvarmaj arbaroj (WWF)
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||