Okcident-kongaj marĉarbaroj
La Okcident-kongaj marĉarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Arbara ekoprovinco de la Afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ) kaj de la Nacia Geografia Societo. Biome la ekoregiono apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Kongo Kinŝasa kaj Kongo Brazavila. Ĝi konstituas kune kun la Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj, la kunigitan Tutmondaj 200-ekoregionon nomita Humidaj arbaroj de la okcidenta Kongo-baseno.
Kun la limtuŝantaj Orient-kongaj marĉarbaroj, ĝi konsistigas unu el la plej vastaj kontinuaj areoj de dolĉakvo-marĉarbaro en la mondo. Ĝi estas inundita arbaro kun alta kanopeo, densa subarbaraĵo kaj havas ŝlimecan grundon. Ĝi ne estis tre multe disturbita de eksteraj influoj kaj tiele restas plejmulte netuŝita ĉar trapasi tion arbaron estas konsiderita "preskaŭ neebla" [1].
Enhavo |
Flaŭro [redakti]
La ekoregiono enhavas areojn de daŭre inundita marĉarbaro, laŭsezone inundita marĉarbaro, kaj inundita herbejo. La daŭre inunditaj marĉarbaroj estas hejmo al vastaj arbareroj de rafiopalmo. Arboj en la laŭsezone inunditaj arbaroj inkludas speciojn de Garcinia kaj Manilkara.
Faŭno [redakti]
La ekoregiono gastigas la endanĝerigitan okcidentan malaltaĵan gorilon ( Gorilla gorilla gorilla ) kaj la afrikan arbarelefanton ( Loxodonta cyclotis ).
Referencoj [redakti]
- ↑ World Wildlife Fund (2001). Terrestrial Ecoregions -- Western Congolian swamp forests (AT0129). Alirita July 10, 2011.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko |