Okcident-marborda ĵazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Okcident-marborda ĵazo estas formo de ĵazmuziko, kiu evoluis en Kalifornio dum la 1950-aj jaroj. Oni rigardas ĝin ĝenerale ne kiel memstaran stilon, sed kiel apartan, komence regiona variaxjo de malpasia ĵazo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Same kiel en la malpasia ĵazo ekestinta proks. 1950 en Novjorko la muziko, kiu ekestis ekde 1952 ĉe la usona okcidenta marbordo, estis pli aranĝita kaj bazigita sur memstaraj komponaĵoj. Parte oni rilatigis la okcidentmarbordan ĵazon kun blankuloj ĵazmuzikistoj el la filmstudioj de Holivudo, kaj kelkaj recenzistoj (ekz. Hugues Panassié) taksis ĝin malpli aŭtentaj ol aliajn formojn de ĵazo. La okcident-marborda ĵazo tamen ne baziĝis sur rasapartigo. Jam en unu el ĝiaj ensembloj, la kvaropo de Gerry Mulligan el 1952, ankaŭ nigrulaj muzikistoj kunmuzikis. Apud Shorty Rogers, Gerry Mulligan, Chet Baker, Bud Shank, Bill Perkins, Bob Cooper, Jimmy Giuffre, Shelly Manne, Bill Holman, Manny Albam aŭ André Previn nigrulaj muzikistoj grave kontribuis. Foje oni ankaŭ aldifinas, malgraŭ ĉi tio geografie ne estas vera, la ĵazmuzikistojn Dave Brubeck same kiel Paul Desmond pro la plaĉopovo de ilia muzikado al okcident-marborda ĵazo.

La plej multaj muzikstoj de la okcident-marborda ĵazo estis studintaj ĉe universitatoj kaj konservatorioj. Ili rigardis sian muzikon unualinie kiel arta, t.e. Muziko por aŭdado, kaj forŝovis la aspekton de dancebla muziko eĉ pli ol la muzikistoj de bibopo. Terminoj kiel "understatement" [maltroigo], "malŝtreĉa", liriko kaj retenemo karakterizas la ludidealon de ĝiaj reprezentantoj. Kompoado kiel improvizado apartenis ja al intelektula artkompreno, orientiĝis tamen pli klare je facila aŭdkompreno kaj kantebleco ol ekzemple la abstraktaj linioj el la skolo de Lennie Tristano. Tamen parto de la ĵazrecenzistaro rifuzis rigardi okcident-marbordan ĵazon kiel memstara stilo, ĉar kun ĝi ne estis ligitaj veraj stilaj novigoj, ĉar la muzikistoj parte orientiĝis ankaŭ je bibopo kaj ĉar la nocio ĉefe servis al la surmerkatigo (kiel kontraŭpezo kontraŭ malmolbopo ekestanta ĉe la orienta marbordo de Usono).

Aparte la agado de diskeldonejoj kiel Pacific Jazz Records kaj Contemporary Records konatigis ĉi tiun muzikan sintenon ekestintan ekster Novjorko. Jam la bildoj sur la diskokovriloj pensigis pri strando, ripozo, freŝa aero ktp.. Ĵazo per tio ricevis la imagon de senzorga libertempa muziko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ted Gioia: West Coast Jazz: Modern Jazz in California 1945-1960. Oxford University Press, 1992
  • Robert Gordon: Jazz West Coast: The Los Angeles Jazz Scene of the 1950s. Quartet Books, 1986

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]