Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Ahaggar, suda Alĝerio.
Ahaggar-Montaro en suda Alĝerio.

La okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj estas ekoregiono el la dezertega ekoprovinco de la palearktisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi etendiĝas sur pluraj altebenaĵoj kaj vulkanaj montarmasivoj de la okcidenta parto de Saharo. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj .

Priskribo

Tiu ekoregiono okupas 258 100 kvadratajn kilometrojn kiuj disvastiĝas inter la masivo de Ahaggar kaj la altebenaĵo de Tasilin-Aĝer en Alĝerio ( 1 000 metroj super normalnulo ), kun disbranĉiĝoj kiuj atingas Libion kaj Niĝeron. Super altitudo de 500 metroj, ĝi enhavas la masivojn de Aïr en Niĝero, la masivojn de Adrar en Maŭritanio kaj de Adrar-n-Ifoghas en Malio.

La vintroj estas severaj, kun variaĵoj de pli ol 20 °C kaj noktaj frostoj. La pluvoj estas maloftaj kaj sporadaj.

Flaŭro

La vegetaĵaro varias laŭ altitudo kaj laŭ elmetado al vento. Multaj specioj estas relikvaj sahar-mediteraneaj specioj. La arboj troviĝas je malalta situo, dum la arbustoj superregas je pli granda altitudo. Sendube, malgraŭ tio, eblas trovi olivujojn (Olea europaea subsp. laperrinei) je 2 000 metroj.

Inter la ĉeestantaj specioj distingiĝas la herbo Trianthema pentandra (Aizoaceae), la lupeno Lupinus pilosus, la konvolvulo Convolvulus fatmensis, Silene kiliani (kariofilacoj), la akacioj Acacia laeta kaj Acacia nilotica, Cordia rochii (Boragacoj) , la figarbo Ficus ingens kaj Anticharis glandulosa (skrofulariacoj).

Faŭno

Endemioj

Inter la endemiaj plantospecioj distingiĝas la endanĝerigita Sahara cipreso (Cupressus dupreziana), la sahara olivujo (Olea lapperrini) kaj la sahara mirto (Myrtus nivellei).

Stato de konservado

La ekoregiono estas relative starema kaj sendifekta. La homa loĝantaro kvadrat-kilometre ne superas po kvin loĝantoj. La plejmulto estas nomada, kvankam ankaŭ ekzistas iuj urbetoj. La vegetaĵaro gardiĝas kvazaŭ sendifekte.

Vidu ankaŭ


Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj  Egiptio,  Jordanio,  Omano,  Sauda Arabio,  Sirio,  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj,  Jemeno
PA1304 Atlantika marborda dezerto  Maŭritanio,  Maroko
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj  Alĝerio,  Egiptio,  Libio,  Maroko,  Tunizio,  Okcidenta Saharo
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro  Egiptio,  Irako,  Israelo,  Jemeno,  Jordanio,  Omano,  Sauda Arabio,
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono  Alĝerio,  Ĉado,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Sudano
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto  Irano
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj  Alĝerio,  Ĉado,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝerio,  Sudano
PA1330 Taklamakano  Ĉinio
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato  Ĉado,  Egiptio,  Libio,  Sudano
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj  Alĝerio,  Niĝero,  Malio,  Maŭritanio

Eksteraj ligiloj