Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj
La okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj estas ekoregiono el la sahar-arab-dezerta ekoprovinco de la palearkta ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi etendiĝas sur pluraj altebenaĵoj kaj vulkanaj montarmasivoj de la okcidenta parto de la Saharo. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj .
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Tiu ekoregiono okupas 258 100 kvadratajn kilometrojn kiuj disvastiĝas inter la masivo de Ahaggar kaj la altebenaĵo de Tasilin-Aĝer en Alĝerio ( 1 000 metroj super normalnulo ), kun disbranĉiĝoj kiuj atingas Libion kaj Niĝeron. Super altitudo de 500 metroj, ĝi enhavas la masivojn de Aïr en Niĝero, la masivojn de Adrar en Maŭritanio kaj de Adrar-n-Ifoghas en Malio.
La vintroj estas severaj, kun variaĵoj de pli ol 20 °C kaj noktaj frostoj. La pluvoj estas maloftaj kaj sporadaj.
Flaŭro [redakti]
La vegetaĵaro varias laŭ altitudo kaj laŭ elmetado al vento. Multaj specioj estas relikvaj sahar-mediteraneaj specioj. La arboj troviĝas je malalta situo, dum la arbustoj superregas je pli granda altitudo. Sendube, malgraŭ tio, eblas trovi olivujojn (Olea europaea subsp. laperrinei) je 2 000 metroj.
Inter la ĉeestantaj specioj distingiĝas la herbo Trianthema pentandra (Aizoaceae), la lupeno Lupinus pilosus, la konvolvulo Convolvulus fatmensis, Silene kiliani (kariofilacoj), la akacioj Acacia laeta kaj Acacia nilotica, Cordia rochii (Boragacoj) , la figarbo Ficus ingens kaj Anticharis glandulosa (skrofulariacoj).
Faŭno [redakti]
Endemioj [redakti]
Inter la endemiaj plantospecioj distingiĝas la endanĝerigita Sahara cipreso (Cupressus dupreziana), la sahara olivujo (Olea lapperrini) kaj la sahara mirto (Myrtus nivellei).
Stato de konservado [redakti]
La ekoregiono estas relative starema kaj sendifekta. La homa loĝantaro kvadrat-kilometre ne superas po kvin loĝantoj. La plejmulto estas nomada, kvankam ankaŭ ekzistas iuj urbetoj. La vegetaĵaro gardiĝas kvazaŭ sendifekte.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko |
- angle Ekoregiono PA1332 : Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (WWF)
- angle Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu West Saharan montane xeric woodlands
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
|
||||