Okcident-sudana savano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcident-sudana savano
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]

Landoj

Areo1 632 821 km² (163 282 100 ha)

Okcident-sudana savano (Tero)
Okcident-sudana savano (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.

La okcident-sudana savano estas tersupraĵa ekoregiono el la sahela-sudana ekoprovinco de la afrotropisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Okcidentafriko. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sudanaj savanoj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono havas savanan karakteron. Ĝi okupas surfacon de 1 638 500 da kvadrataj kilometroj, ekde la atlantika marbordo de Senegalo, tra la okcidento de Gambio, la sudo de Malio, Burkino, la nordo de Gvineo, Ebur-Bordo, Ganao, Togolando kaj Benino kaj de la sudo de Niĝero, al la oriento de Niĝerio.

Norde ĝi limtuŝas la sahelan savanon de akacioj kaj la inunditan savanon de la landinterna delto de Niĝer-Bani, oriente la makizan mozaikon de Mandara kaj la orient-sudanan savanon, sude la gvinean arbaran-savanan mozaikon, la jos-altebenaĵan arbaran-herbejan mozaikon kaj la orient-gvineajn arbarojn. Plie, en lia interno troviĝas enklavo de la inundita savano de Lago Ĉad.

Estas ebenaĵo, kun altitudo inter 200 kaj 400 metroj. La klimato estas tropika, kun sezonoj kiuj estas tre netaj. La seka sezono daŭras pluraj monatoj, dum kiuj la plimulto de la arboj perdas siajn foliojn kaj la herboj sekiĝas.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Sudana savano kun tufoj de Andropogon gayanus, Rezervejo Pama, Burkino.

Estas seka savano arboriĉa, konsistanta precipe el grandaj arboj kaj el altaj penisetoj de la specio purpura peniseto (Pennisetum purpureum).

Tipaj estas kombreto- kaj terminaliospecioj kun kelke da akacioj kaj subarbaraĵo de longaj poacoj, arbedoj kaj herboj. La ĉefaj hiparenio-specioj (Hyparrhenia) estas anglalingve komune konataj kiel elephant grass (elefanta greso) kaj povas atingi altecon de 3 al 4 m. La duonarbaroj enhavas sekajn komunumojn, kutime malpli altajn ol 10 m, dominatajn de Anogneissus spp. kaj akompanatajn de Acacia spp., Balanites aegyptiaca, Combretum glutinosum, Commiphora africana, Prosopis africana, Tamarindus indica, kaj Ziziphus mucronata.

Aliloke vegetas pli humidaj duonarbaroj kun Afzelia africana, Burkea africana, Combretum spp. kaj Terminalia spp. . La kombretacoj kaj fabacoj estas bone reprezentataj sed akaciospecioj estas dominantaj tie ĉi kiel ili estas en pli sekaj duonarbaroj. Finfine, en la sudo vegetas sudana isoberlinia duonarbaro. Kvankam ĝi estis komparitaj al mjombaro de la zambeza regiono, ĝi estas pli malalta, kun diferenca kaj malriĉiĝigita flaŭra konsisto, same kiel pli dissemita disvastiĝo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Elefantoj en Nacia Parko Mole, Ganao.

Kvankam postvivas diversaj specioj de la grandaj mamuloj en la ekoregiono, tamen iuj estas minacataj de formorto.

La okcidenta subspecio de la giganta taŭrotrago (Taurotragus derbianus derbianus) nur postvivas en Senegalo kaj Malio. Ankaŭ la populacioj de jenaj specioj estas reduktitaj : la hiena likaono (Lycaon pictus), la leono (Panthera leo), la leopardo (Panthera pardus), la gepardo (Acinonyx jubatus), la afrika elefanto (Loxodonta africana), la okcidenta ĝirafo (Giraffa camelopardalis peralta), la ĉevala hipotrago (Hippotragus equinus) kaj la afrika bubalo (Syncerus caffer).

Endemiismo[redakti | redakti fonton]

Nur du endemiaj mamulospecioj estas sciataj, Crocidura cinderella (sorikedoj) kaj Lemniscomys linulus (musedoj) , ok reptilioj kaj tri amfibioj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigata. Ĝi estas tre degradita pro la homaj agadoj (agrikulturo, arbara incendio, senarbarigo, ĉasado...). La grandaj bestoj estas dekumitaj de la ĉaso. Nur 6,7% de la ekoregiono estas protektata, kaj eĉ en granda parto de la protektataj areoj la protekto ne estas adekvata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
AT0701 Angolaj mjombaroj  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0702 Angolaj mopanearoj  Angolo, {{{1 Namibio
AT0704 Centra-zambezaj mjombaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Malavio,  Tanzanio,  Zambio
AT0705 Orient-sudana savano  Centr-Afrika Respubliko,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sudano,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0706 Orientaj mjombaroj  Mozambiko,  Tanzanio
AT0707 Gvinea arbara-savana mozaiko  Benino,  Kameruno,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Gvineo-Bisaŭo,  Niĝerio,  Senegalo,  Sieraleono,  Togolando
AT0708 Itigiaj-sumbuaj densaĵoj  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Zambio
AT0712 Nord-konga arbara-savana mozaiko  Centr-Afrika Respubliko,  Kameruno,  Demokratia Respubliko Kongo,  Sud-Sudano,  Ugando
AT0713 Sahela savano de akacioj  Burkino,  Kameruno,  Ĉado,  Eritreo,  Etiopio,  Malio,  Maŭritanio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Sudano
AT0718 Sud-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0721 Viktori-basena arbara-savana mozaiko  Burundo,  Etiopio,  Kenjo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Ruando,  Tanzanio,  Ugando
AT0722 Okcident-sudana savano  Benino,  Burkino,  Ebura Bordo,  Gambio,  Ganao,  Gvineo,  Malio,  Niĝero,  Niĝerio,  Senegalo,  Togolando
AT0723 Okcident-konga arbara-savana mozaiko  Angolo,  Gabono,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]