Okcidenta Bugo
Tiu ĉi artikolo traktas la riveron Okcidenta Bugo. Plia rivero nomiĝas Suda Bugo. |
Okcidenta Bugo | |
---|---|
rigardo al la rivero ĉe la pola urbo Wyszków
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Ukrainio, Belorusio, Pollando |
Longeco | 772 km km |
Fluo | |
Fonto | Galicio |
Enfluejo | apud Varsovio en la riveron Narevo |
Geografio | |
Trairataj urboj | Bresto |
La Okcidenta Bugo - ukraine kaj belaruse Буг resp. Західний Буг - estas rivero en Ukrainio, Belarusio kaj Pollando. Dum la plej granda parto de sia vojo ĝi konsistigas la nunan orientan limon de Pollando kaj do ekde la 1-a de majo 2004 estas la orienta limo de la Eŭropa Unio:
de sude 50° 38′ 12″ N 24° 05′ 47″ O / 50.63667 °N, 24.09639 °O (mapo)
ĝis norde 52° 16′ 59″ N 23° 10′ 44″ O / 52.28306 °N, 23.17889 °O (mapo) - aera distanco 194 km.
Vojo
La rivero fontas en la historia regiono Galicio, kiu nuntempe apartenas al Ukrainio. Ĝi komence fluas okcidenten, sed mallonge post la loĝloko Kamjanka-Buska turniĝas norden. Dumvoje ĝi pasas la urbon Bresto kaj apud la pola ĉefurbo Varsovio enfluas la riveron Narevo, mallonge antaŭ ol tiu mem enfluas la riveron Vistulo. Entute la Okcidenta Bugo longas 772 km.
Apud Bresto la rivero konsistigas la limon inter Pollando kaj Belarusio. De oriento ĉi-tie sude de la urbo la relative mallonga rivereto Muchawez enfluas la Bugon. Ambaŭ riveroj kune kun la Dnepro-Bugo-Kanalo (belaruse Дняпроўска-Бугскі канал, Dnjaproŭska-Bugski Kanal en Belarusio) estas parto de akvovoja sistemo, kiu ligas la Baltan Maron kaj la Nigran Maron.
Laŭ la sekreta Ribbentrop-Molotov-Pakto inter la diktatoraj ŝtatoj Sovetunio kaj Nazia Germanio pri reciproka neatako la Okcidenta Bugo estis planita esti parto de la limo inter la militaj konkeroregionoj inter Sovetunio oriente kaj Nazia Germanio okcidente. Ĝi plenumis tiun funkcion inter 1939 kaj 1941, kiam Nazia Germanio tamen atakis Sovetunion.