Okcidenta Kvartalo de Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Kvartalo de Essen
komunumoparto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45127 • 45143
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 27′ N, 7° 0′ O (mapo)51.4563896.998889Koordinatoj: 51° 27′ N, 7° 0′ O (mapo) [+]
Alto 66 m [+]
Areo 2,29 km² ( 229 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Okcidenta Kvartalo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
Okcidenta Kvartalo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Okcidenta Kvartalo de Essen
Okcidenta Kvartalo de Essen
Situo de Okcidenta Kvartalo de Essen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Essen-Westviertel [+]
vdr
Situo de la Okcidenta Kvartalo de Essen
Parto de la Okcidenta Kvartalo vidate de oriento: antaŭe maldekstre la iama enirejo al la gisŝtalfabriko Krupp kun la Teatrejo Koloseo, malantaŭe la ĉefadministrejo de Krupp, antaŭe la malnova ponto el 1872 por la fabrika fervojo kaj apude la iama Press- und Hammerwerk Ost (nun Ikea), dekstre malantaŭe administrejo de Krupp, dekstre malantaŭ la laboroficejo la ĉefkomandejo de ThyssenKrupp

La urboparto Okcidenta Kvartalo de Essen, kiu limiĝas tuj okcidente de la urbocentro, formas kune kun la Suda Kvartalo, la Norda Kvartalo, la Orienta Kvartalo, la Sudorienta Kvartalo kaj Centro la urbomezon.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

La Okcidenta Kvartalo havas nur malmultajn loĝantojn kaj konsistas plejparte el industriaj terenoj iam apartenaj al la gisŝtalfabriko Krupp.

Ĉar ĉi tie precipe troviĝis industrio de armado, la Aliancanoj detruis grandparton de la konstruaĵoj sur la areo de la gisŝtalfabriko dum la Dua Mondmilito aŭ postmilite demuntis ilin por kontribuciaj celoj. Al la malmultaj konserviĝintaj konstruaĵoj apartenas la iama grenadotornejo, la 8-a meĥanika metiejo, nun Teatrejo Koloseo, la iama orienta stampejo kaj martelejo samkiel parto de la iama ĉefadministrejo de Krupp.

La areoj grandparte neuzataj dum jardekoj konsistigas nun gravan evoluoterenon de la urbo. La Berthold-Beitz-Bulvardo finkonstruita en 2011 reutiligas la kvartalon denove. La konzerno ThyssenKrupp transigis en 2010 sian ĉefan administrejon de Duseldorfo en la ĉefkomandejon de ThyssenKrupp, kiu per tio konsistigas la kernon de la Krupp-Zono. Oktobron de 2013 malfermiĝis vendejaro sur la tereno de la iama laboristokolonio Kronenberg oriente de la nuna Haedenkamp-Strato. Ĝi loĝigas vendejojn kaj magazenojn, kiuj antaŭe troviĝis je la okcidenta limo de la urboparto kaj kies areon nun oni volas surkonstrui per loĝdomoj.

La tereno de la iama varostacidomo Essen-Nord granda je 13 hektaroj inter la Universitato Duisburg-Essen kaj la dem Berlina Placo nuntempe (stato: 2014) estas alikonstrata al universitata kvartalo Verda Mezo de Essen, loĝo- kaj laborokvartalo kun parko. Tiu ĉi parko longa 560 metrojn inter Segeroth-Strato kaj Rejnlanda Placo estis inaŭgurata la 2-an de julio[1]. Ekde la mezo de 2011 oni konstruas tie loĝejojn kaj oficejojn. Grava tasko de la kvartalo estas konsistigi ligon inter urbocentro kaj Norda Kvartalo, ĉar tiu ĉi areo en la urba historio dum longaj jardekoj estis problema. La fervojdigo separis antaŭ la milito la laboristokvartalon Segeroth de la urbocentro de Essen, kio kaŭzis sociajn streĉojn. Segeroth estis detruata dum la milito kaj poste ne tia rekonstruata, kia ĝi estis estinta antaŭe. Tie oni interalie konstruis la universitaton. La iama varostacidomo kaj la areo de la grandfoirejo restis neuzataj, kaj tio kaŭzis separan interspacon inter la nuna Norda Kvartalo kaj la urbocentro.

Ankaŭ eroj de la Okcidenta Kvartalo estas Grandkinejaro Cinemaxx, la filio de la federacia laboradministrado en Essen, la financoficejo je Essen, urba metiolernejo same kiel multaj podetalaj vendejoj.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de la urbomezo de Essen

Blazonigo: „En bluo oblikve maldekstra ora (flava) glava, akompanate supre kaj malsupre de po tri oraj (flavaj) buloj.“

La blazonon neniam havis oficialan karakteron. Fine de la 1980-aj jaroj blazonsciencisto Kurt Schweder kreis blazonojn por ĉiuj urbopartoj de Essen, kiujn la loĝantaro de Essen intertempe bonvole akceptis. La glavo kiel distingilo de la urbaj patronoj Kosmaso kaj Damiano starigas la rilaton al la urboblazono de Essen. La oraj buloj simbolas la ses urbopartojn Centro, Norda Kvartalo, Orienta Kvartalo, Sudorienta Kvartalo, Suda Kvartalo kaj Okcidenta Kvartalo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo en la reta eldono de la gazeto WAZ pri la pretigo de la parko[rompita ligilo]
  2. Komparu pri tio Johann Rainer Busch: Kurt Schweders Wappen der Essener Stadtteile, Essen 2009, p. 48.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]