Okcidenta Marbordo (Onubo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
En la mondo estas pluraj geografiaj regionoj nomataj "Okcidenta Marbordo", interalie la regiono Okcidenta Marbordo de Novzelando. Tie ĉi temas pri parto de la provinco Onubo (Huelva) de Hispanio.
Isla Cristina ĉe la Costa Occidental de Huelva.
Isla Cristina ĉe la Costa Occidental de Huelva.
Okcidenta Marbordo
comarca of Andalusia [+]

LandoHispanio
- koordinatoj37° 16′ 24″ N, 7° 17′ 43″ U (mapo)37.27327449-7.29535828Koordinatoj: 37° 16′ 24″ N, 7° 17′ 43″ U (mapo)


Okcidenta Marbordo (Onubo) (Tero)
Okcidenta Marbordo (Onubo) (Tero)

Okcidenta Marbordo (Onubo) (Hispanio)
Okcidenta Marbordo (Onubo) (Hispanio)
DEC

Map
Okcidenta Marbordo
Vikimedia Komunejo:  Costa Occidental de Huelva [+]
vdr
Okcidenta Marbordo de Onubo, la plej sudokcidenta komarko kaj areo en Hispanio.

La Okcidenta Marbordo de OnuboOkcidenta Marbordo, hispane Costa Occidental de Huelva, estas komarko hispana situa en la sudokcidento de la provinco de Huelva, en Andaluzio. Ĝi situas inter Andévalo (norde), la Urba komarko de Onubo (oriente) kaj la landlimo kun Portugalio (okcidente), krom la Atlantika Oceano (sude). La limo kun Portugalio estas la rivero Gvadiano.

Flecha del Rompido, Lepe.
Tajdomuelejo en Isla Cristina.

Municipoj kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

Ĝi enhavas la municipojn de Ayamonte, Cartaya, Isla Cristina, Lepe, Villablanca kaj San Silvestre de Guzmán.

Temas pri teritorio de malfrua koloniado historie, situa en la fina ero de la baseno de la Gvadiano, malferma al Atlantiko kaj lima okcidente kun Portugalio, kies limo jam havas taŭgajn infrastrukturojn kiuj komunigas akurate ambaŭ teritoriojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de la zono bazas tradicie sur la agrikulturo, sed ankaŭ sur la nova industria agrikulturo (kiu allogas multegajn enmigrantojn), la fiŝkaptado (ĉefe ĉe la ŝiparoj de Isla Cristina kaj duarange tiuj de Ayamonte kaj tiu de la haveno de El Terrón en Lepe). Krome estas la forstado.

La sektoro de turismo lastatempe ege gravas ĉar tie estas strandoj por la nordaj komarkoj de la Provinco de Onubo kaj por la Provinco de Badajoz.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj komarkoj de la provinco de Onubo estas la jenaj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]