Okcidenta Negroso
El Vikipedio
Okcidenta
Negroso
Negroso
- ██ helblue dekstre de la ruĝa nomo
Okcidenta Negroso - hiligajnone Katundang Negros, tagaloge Kanlurang Negros, plenforme Lalawigan ng Kanlurang Negros (sed ankaŭ Lalawigan ng Negros Occidental), hispane Negros Occidental, plenforme Provincia de Negros Occidental - estas provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Bacolod. La provinco fondiĝis en 1890. Ĝi kovras la nordon kaj okcidenton de la insulo Negroso. La provinco apartenas al la regiono Okcidentaj Bisajoj kaj ampleksas areon de 7 802 kvadrataj kilometroj. Laŭ stato de la jaro 2010 entute 2 396 039 loĝantoj vivis sur la provinca teritorio, kio rezultigas loĝdenson de 372 loĝantoj po km². Vaste parolataj lingvoj en la provinco estas la hiligajnona, la cebua, la tagaloga kaj la angla.