Okcidenta Sumatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidenta Sumatro
Sumatera Barat

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Padango
Areo 42 012 km²
Loĝantaro 4 846 909 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-SB
emblemo
emblemo
vdr

Okcidenta Sumatro - indonezie Sumatera Barat, enlande foje mallongigata "Sumbar" - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 42 012 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sumatro. Laŭ stato de la jaro 2011 Okcidenta Sumatro havis 4 846 909 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 110 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 7 urboj, 12 distriktoj, 169 subdistriktoj kaj 964 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Padango.

La teritorio situas en la monta okcidenta parto de la insulo kaj krom mallarĝa ebenaĵo marborda inkluzivas partojn de la montaro Barisan. La provinco inkluzivas ankaŭ la insularon Mentawai. La plimulto de la loĝantaro apartenas al la etno de minangkabauoj, kiuj konatas pro sia patrinolinia socia strukturo.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo

blanka sablo en la provinca insulo Sikuai
lago Maninjau



Ŝablono:LigoLeginda