Okcidenta arbuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta arbuto
Folioj kaj fruktoj de Arbutus unedo
Folioj kaj fruktoj de Arbutus unedo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Arbuto Arbutus
Arbutus unedo
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La okcidenta arbuto (Arbutus unedo) estas ĉiamverda arbedoarbeto el la genro arbuto de la familio de erikacoj, origine el la Mediteranea regiono, kaj el okcidenta Eŭropo norden ĝis okcidenta Francujo kaj ĝis Irlando. Pro ĝia ĉeesto en sudokcidenta Irlando, ĝi ankaŭ estas konata en la Britaj Insuloj kiel irlanda fragarbo, kaj kiel fragarbo de Killarney. Spite al siaj angla, dana, franca, germana, nederlanda nomoj respektive Strawberry Tree, Jordbærtræ, Fraisier, Erdbeerbaum, Aardbeiboomfragarbo[1], la arbuto ne produktas fragojn. La specio estas palearktisa, la genro holarktisa.

Priskribo

Okcidenta arbuto : folioj, floroj, kaj nematuraj kaj maturaj (ruĝaj) fruktoj.

Okcidenta arbuto altas inter 5 kaj 10 m, malofte 15 m. Ĝi havas trunkdiametron ĝis 80 cm. La folioj estas malhele verdaj kaj brilaj, 5-10 centimetrojn longaj kaj 2-3 centimetrojn larĝaj, kun segildentaj randaĵoj. La hermafroditaj floroj estas blankaj (malofte pale rozkoloraj), sonorilformaj, kun diametro de 6 mm. La floroj, 10 ĝis 30-ope, konstituas paniklojn. Ili estas polenataj de abeloj. La frukto estas ruĝa agregata drupo je diametro de 1-2 cm, kelkfoje nomata arbutobero, karakterizita de malglata surfaco, maturiĝanta dum 12 monatoj samtempe kiel la sekvanta florado. La frukto estas manĝebla, kvankam multe da homoj opinias ĝin nebongusta kaj faruneca; la nomo "unedo" estas eksplikita de Plinio la pli maljuna kiel derivaĵo de "unum edo", "Mi manĝas unu" [2], kiu eble estas bona respondo rilate al la gusto aŭ al la onidiro, ke manĝi tro ebriigas. Ili precipe taŭgas kiel nutraĵo por birdoj, sed en iuj landoj ili estas uzataj por preparado de marmelado kaj de likvoroj (kiel en Portugalujo medronho, speco de forta konjako).

Kultivado kaj uzadoj

Kontraste al plimulto de la erikacoj, ĝi bone vegetas sur kalkŝtonaj grundoj. Oni plantu ĝin je ŝirmita pozicio pro ĝia malfrua florado. Kiam kultivata kiel arbeto prefere ol kiel arbedo, gravas elekti unu trunkon, kiu estiĝu la ĉefa trunko, kaj pritondi ĉiujn aliajn albazajn ŝosojn. Ĝi preferas bone dreniĝantajn grundojn kaj nur moderajn kvantojn da akvo. La arbuto estas nature adaptita al sekaj someroj, kvankam ankaŭ bone kreskanta en la malvarmetaj, malsekaj someroj de okcidenta Irlando. Tial ĝi utilas por plantado en aeroj kun sek-somera klimato, kaj estas fariĝinta tre populara por ĝardenado en Kalifornio kaj en la cetero de la okcidenta marbordo de Nordameriko.

Sinonimoj estas: Unedo edulis Hoffm. kaj Arbutus vulgaris Bub.

Simbola uzado

Ursino kaj arbuto konstituas la blazonŝildon de Madrido.
Centra panelo de "La ĝardeno de mondumaj plezuroj".

La titolo de "La ĝardeno de mondumaj plezuroj", mistera pentraĵo de Hieronymus Bosch, estas posta atributo. Ĝi estis listigita en la inventaroj de la hispana Krono kiel "bildo kun fragarboj".

Referencoj

  1. PIV2 p.106
  2. Gaius Plinius Secundus : Naturalis Historia 15.28.99

Bibliografio

  • france Métro A. & Ch. Sauvage 1955 : Flore des végétaux ligneux de la Mamora, Société des sciences naturelles et physiques du Maroc, Rabat, 498 pp. (p. 404-405)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj