Okcidenta astrologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Okcidenta stelaŭgurado (aŭ Okcidenta astrologio) estas la stelaŭgura sistemo plej populara en Okcidentaj landoj. Ĝi estas kredosistemo laŭ kiu la relativa pozicio de ĉielaj korpoj en la momento de ies naskiĝo povas provizi informojn pri personeco kaj psikologiaj trajtoj de tiu persono. Sciencistoj rigardas la Okcidentan stelaŭguradon kiel ŝajnscienconsuperstiĉon.

La Okcidenta stelaŭgurado estis fondita de Ptolemeo en lia verko Tetrabiblos en la dua jarcento antaŭ Kristo surbaze de la helena stelaŭgurado kaj babilona stelaŭgurado.

La ĉefa instrumento de la Okcidenta astrologio estas horoskopo, kiu estas mapo reprezentanta la ĉielon en la momento kaj de la loko de la naskiĝo.

Astrologio studas tri ĉefajn elementojn: signojn de la zodiako, planedojn kaj kvartalojn.

La signoj de la zodiako estas la jenaj dek du:

La planedoj estas Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono; krome, kaj la Suno kaj la Luno estas konsiderataj planedoj, do, entute estas dek planedoj. Grava parto de la studo de horoskopo (astra(la) ĉarto) koncentriĝas pri la "aspektoj": la angula zodiaka distanco inter du planedoj sur la zodiako. La ĉefaj aspektoj estas opozicio (180º), kvadraturo (90º), trigono (120º), sekstilo (60º) kaj konjunkcio (0º). Ankaŭ tre konsiderataj (tamen malpli gravaj) estas duonkvadraturo (45º), seskvikvadraturo (135º) kaj kvinkunco (150º).


La teraj domoj (kvartaloj?) estas la 12 zonoj en kiuj estas dividita la horoskopo. Ĉar horoskopo enskribiĝas en cirklon, ĉiu Tera domo mezuras 30 gradojn, kvankam tio povas multe varii, precipe en tre nordaj latitudoj. Ĉiu domo signifas unu parton de la vivo kaj ĉirkaŭaĵoj de la individuo: [1a]personeco; [2a]havaĵoj (havpovo); [3a]rimedoj, [4a] hejmo, [5a] krea kapablo, [6a]laboro kaj sano, [7a] edz(in)eco (partnereco), [8a] morto kaj transformiĝo, [9a] pensmaniero kaj eksterlando, [10a] socia kaj profesia situacio, [11a]geamikoj, [12a] malsano kaj la sekretoj.

Tiuj ĉi priskriboj, kompreneble, estas tre svagaj kaj devas esti multe pli detaligitaj por ekkoni homon pere de ties horoskopo.

Historio

Laŭdire, la astrologio naskiĝis en Sumerio. De antikvaj tempoj ĝi estis ricevita en la helena mondo, okcidente, kaj Hindio oriente (tie ĝi ĝis nun rolas gravan rolon kaj eĉ la edziĝoj estas ankoraŭ elektitaj laŭ la indikoj de astrologio). Jen la nomoj de zodiakaj signoj en la hindia lingvo:


Konstelacio :

Ŝafo : मेष (meŝ)
Bovo : वृष (varŝ)
Ĝemeloj : िमथुन (mithun)
Kankro : कर्कत(karkat)
Leono: िसंह (sinh)
Pesilo : तुला (tulâ)
Virgulino : कन्या (kanja)
Skorpio: वृष्चक (vrŝĉak)
Sagitario: धनु (dhanu)
Kaprikorno: मकर (makar)
Verŝisto: कुम्भ (kumbh)
Fiŝoj: मीन (mîn)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj