Okcidenta cugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta cugo
Foliaro kaj strobiloj de Okcidenta cugo
Foliaro kaj strobiloj de Okcidenta cugo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Cugo Tsuga
Tsuga heterophylla
(Raf.) Sarg.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Arealo
Arealo
Arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tsuga heterophylla - Muzeo de Tuluzo

La okcidenta cugo (Tsuga heterophylla), estas arbospecio hejma ĉe la okcidenta marbordo de Nordameriko, kun sia nordokcidena limo en Kenaj-Duoninsulo, Alasko, kaj sia sudorienta limo en norda Kantono Sonoma, Kalifornio[2][3].

Biotopo

Tiu nearkta cugospecio estas grava komponanto de la Pacifik-Nordokcidentaj Arbaroj de la Pacifikaj Marbordaj Montaroj, kie ĝi estas specio el la klimaksa vegetaĵaro. Ĝi ankaŭ estas grava arbo por konstruligno tra la regiono, kune kun pluraj de siaj grandaj koniferaj socianoj [4].

Juna arbo

Priskribo

La okcidenta cugo estas granda ĉiamverda konifera arbo kiu altas ĝis 50–70 m, escepte 78 m, kaj kun trunka diametro ĝis 2,7 m. Ĝis estas la plej granda cugospecio, kun la dua plej granda, Montara cugo (T. mertensiana) kiu atingas maksimumon de 59 m. La arboŝelo estas bruna, maldika kaj sulkigita. La arbokrono estas tre nete larĝ-konusa ĉe junaj arboj kun forte pendanta pintoŝoso, estiĝante cilindra ĉe pli maljunaj arboj; maljunaj arboj povas esti senbranĉaj je la plej malaltaj 30–40 m. Je ĉiuj aĝoj, ĝi estas facile distingebla per la pendantaj branĉetaj pintoj. La ŝosoj estas tre pale flav-brunaj, preskaŭ blankaj, kun malhela haraĵo kiu longas ĉirkaŭ 1 mm. La folioj estas pinglecaj; ili longas 5–23 mm kaj larĝas 1,5–2 mm, kaj transvers-tranĉe estas forte platigitaj, kun fajne segita rando kaj senpinte akra apekso. Ili estas meze ĝis malhele verdaj supre; la suba flanko havas du diferencajn blankajn striojn de stomoj kun nur mallarĝa verda mezripo inter la strioj. Ili estas spirale aranĝitaj sur la ŝosoj sed estas turnigitaj je la bazo por troviĝi en du vicoj ambaŭflanke de la ŝoso. La strobiloj estas etaj, pendantaj, svelte cilindraj, 14–30 mm longaj kaj 7–8 mm larĝaj kiam fermitaj, malfermante ĝis larĝeco de 18–25 mm. Ili havas 15–25 maldikajn, fleksiĝemajn skvamojn kiuj longas 7–13 mm. La nematuraj strobiloj estas verdaj, maturante griz-brunaj 5–7 monatoj post polenado. La semoj estas brunaj, longas 2–3 mm, kun svelte, 7–9 mm longa pale bruna flugilo [2][3].

Ekologio

Okcidenta cugo estas intense asociata kun la Pacifikaj moderaj pluvarbaroj, kaj plimulto de sia arealo troviĝas malpli ol 100 km ekde la Pacifika oceano. Tamen ekzistas landinterna populacio en Rokmontaro en sudorienta Brita Kolumbio, norda Idaho kaj okcidenta Montano. Ĝi plejofte vegetas je malaltaj altitudoj, ekde marnivelo ĝis 600 m, sed ĝis 1 800 m en la landinterna parto de la arealo en Idaho [2][3].

Ombro-toleremo

Jarringoj.

Ĝi estas tre ombro-tolerema arbo; inter asociataj specioj en la Pacifika Nordokcidento, ĝi nur estas egalata aŭ superata pri ombro-toleremo de la pacifika taksuso (Taxus brevifolia) kaj de la gracia abio (Abies amabilis) [4]. Junaj plantoj tipe elkreskas sub la kanopeo de aliaj koniferoj kiel Sitka-piceo kaj Menzies-pseŭdocugo, kie ili povas postvivi dum dekaj da jaroj atendante aperturon en la kanopeo. Eventuale ili anstataŭas tiujn koniferojn, kiuj estas relative ombro-netoleremaj, en klimaksan arbaron. Tamen, ventegoj kaj arbaraj incendioj faros pli grandajn aperturojn en la arbaro kie tiuj aliaj specioj povas rejuniĝi.

Komenca kreskado malrapidas; plantoj de unu jaro komune nur altas 3–5 cm, kaj plantoj de du jaroj altas 10–20 cm. Iam starigintaj, arbidoj en plena lumo povas havi averaĝan jaran alkreskon de 50–120 cm (malofte 140 cm ) ĝis ili altas 20–30 m, kaj en bonaj cirkonstancoj jare ankoraŭ 30–40 cm kiam ili altas 40–50 m. La plej granda specimeno altas 78,9 m, troviĝante en Sekvojara Nacia Parko Prairie Creek, Kalifornio. Okcidenta cugo longdaŭre viveblas, kaj oni scias pli ol 1 200-jarajn arbojn [3].

Uzado

Juna planto.
Maljunaj arboj, Haida Gwaii, Brita Kolumbio.

Okcidenta cugo estas la subŝtata arbo de Vaŝingtonio [5].

Kultivado

La okcidenta cugo estas kultivata kiel ornama arbo en ĝardenoj en sia hejma arealo kaj laŭlonge de la usona pacifika marbordo, kie ĝi plej bone prosperas en la pli humidaj regionoj. En relative sekaj areoj, kiel en Viktorio (Brita Kolumbio), ĝi estas postulema koncerne grundaj cirkonstancoj. Ĝi bezonas altan nivelon de organa materialo ( bone putriĝinta ligno el maljuna arbo estas plej bone; stala sterko povas enteni tro da nitrogeno kaj salo), en humida, acida grundo.

Forstado

Ekstere de sia hejma arealo, okcidenta cugo estas grava en forstumado por produktado de konstruligno kaj papero, kaj kiel ornama arbo en grandaj ĝardenoj, en nordokcidenta Eŭropo kaj suda Nov-Zelando.

Ĝi estas naturalizita en iuj partoj de Britujo kaj Nov-Zelando, ne tiel etendiĝante por esti konsiderata kiel invada specio, sed kiel enmetita specio.

Nutraĵo

La manĝebla kambiumo povas esti kolektita apartigante bendojn de forigita arboŝelo. La rezultantaj deskrapaĵoj estas tuje manĝeblaj, aŭ ili estas sekigendaj kaj kunpremendaj por konservi ilin. La arboŝelo akaŭ servas kiel resurcon de tanino por tanado.

Malmolaj novaj pingloj ( folioj ) estas senpere maĉeblaj aŭ uzeblaj en amaran teon, riĉan je vitamino C ( simile kiel por iuj aliaj cugaj kaj pinaj specioj ).

La okcident-cugaj branĉoj estas uzataj por kolekti haringajn ovojn dum la printempa frajado en sudorienta Alasko. La branĉoj provizas per facile kolektada surfaco por la algluiĝo de la ovoj kune kun speciala gusto. Tiu praktiko originas de tradiciaj kolektadaj metodoj de la alaskaj indiĝenaj popoloj, speciale de la Tlingitoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. angle Conifer Specialist Group (1998). Tsuga heterophylla. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
  2. 2,0 2,1 2,2 angle Farjon, A. (1990). Pinaceae. Drawings and Descriptions of the Genera. Koeltz Scientific Books ISBN 3-87429-298-3.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 angle Gymnosperm Database: Tsuga heterophylla
  4. 4,0 4,1 angle Packee, E.C. Tsuga heterophylla. Silvics of North America, Volume 1. U.S. Department of Agriculture, Forest Service, Washington, DC. 1990. Tsuga heterophylla angle
  5. angle Washington State Government: State Symbols