Okcidenta filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Okcidenta filozofio estas la filozofia pensaro kaj verkaro de la okcidenta mondo. Historie, la esprimo estis inventita por nomi la filozofian pensadon de la okcidenta civilizo komenciĝinta kun la greka filozofio en antikva Grekio kaj poste kovrinta grandan areon de la terglobo. La vorto filozofio mem originis en antikva Grekio: filosofia (φιλοσοφία) laŭvorte signifas "la amo al saĝeco" (φιλειν [ filejn] "ami" kaj σοφία [sofia] "saĝeco").

Originoj[redakti | redakti fonton]

La amplekso de filozofio en la malnova kompreno, kaj en la verkoj de (almenaŭ kelkaj el) la malnovaj filozofoj, estis ĉiuj intelektaj klopodoj. Tio inkluzivas la problemojn de filozofio kiel ili hodiaŭ estas komprenataj, sed ankaŭ multajn aliajn disciplinojn, kiel ekzemple puran matematikon kaj natursciencojn kiel, ekzemple, fizikon, astronomion kaj biologion. (Ekzemple, Aristotelo skribis pri ĉiuj tiuj temoj). La esprimo "Okcidenta filozofio" estas foje nehelpa kaj neklara, ĉar la difino implicas vastan gamon da apartaj tradicioj, politikaj grupoj, religiaj grupoj kaj individuaj aŭtoroj el plurmiljara periodo.

Subfakoj de Okcidenta Filozofio[redakti | redakti fonton]

Okcidentajn filozofojn oni ofte dividas je kelkaj gravaj branĉoj, aŭ skoloj, surbaze aŭ de la demandoj tipe traktitaj fare de homoj laborantaj en malsamaj partoj de la kampo, aŭ de la nocioj de ideologiaj subtendencoj. En la praa mondo, la plej influa estis la dividado de filozofio fare de la stoikuloj je Logiko, Etiko, kaj Fiziko (elpensita kiel la studo de la naturo de la mondo, inkluzive de kaj naturscienco kaj metafiziko). En la nuntempa filozofio, la kampon oni pli ofte dividas je metafiziko, sciteorio, etiko kaj estetiko (ĉi-lastaj du kune konsistigas aksiologion). Logiko estas foje inkluzivigata kiel ĉefbranĉo de filozofio, foje kiel aparta scienco, pri kiu filozofoj hazarde okupiĝas, kaj foje ĝuste kiel karakterize filozofia metodo valida por ĉiuj branĉoj de filozofio.

Vidu anakŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kenny, Anthony. A New History of Western Philosophy (Oxford University Press; 2011)