Okcidenta mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okcidenta mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Okcidenta mevo 'Larus occidentalis'
John James Audubon 1839
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okcidenta mevo, Larus occidentalis, estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo kaj specio

Tiu nearkta specio reproduktiĝas en la okcidenta marbordo de Norda Ameriko. Ĝi estis antaŭe konsiderata samspecia kun la Flavpieda mevo (Larus livens) de la Kalifornia Golfo. La Okcidenta mevo havas sian teritorion el ŝtatoj usona Vaŝingtono kaj kanada Brita Kolumbio ĝis meksika Kalifornia Duoninsulo -vintre iome disiĝas norden kaj suden, sed ne malproksimen-, kaj pro ties ofteco en la marbirdaj kolonioj de la marbordo de Kalifornio ĝi estas tre bone pristudita specio. Spite tiun oftecon en la okcidenta marbordo de Usono, ĝi meritas atenton por konservadaj bezonoj pro sia malampleksa teritorio (konsidere ke temas pri mevo).

Aspekto

La Okcidenta mevo estas tipa kaj granda mevo, 60 ĝis 70 cm longa kun enverguro de 120 ĝis 144 cm kaj pezo de 800 ĝis 1250 g kaj blankaj kapo kaj korpo kaj grizaj flugiloj kun nigraj flugilpintoj. Ĝi havas flavan bekon kun ruĝa antaŭfina makuleto (kion la idoj bekofrapas por stimuli manĝigadon). La kruroj estas rozkoloraj kaj la okuloj malhelflavaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed la masklo iomete pli granda; la junuloj atingas plenkreskan plumaron post kvar jaroj. Ili estas brunaj, kun beko, vosto kaj okuloj malhelaj.

Ĝi parence similŝajnas kun la Ardezdorsa mevo (Larus schistisagus). En la nordo de sia teritorio ekzistas hibridiĝa zono kun sia proksima parenco la Blugriza mevo (Larus glaucescens).

Kutimaro

Idoj

La Okcidenta mevo estas nurmara mevo kiu tre rare troviĝas interne. Ĝi reproduktiĝas en marbordaj insuloj kaj rokoj kaj en insuloj de estuaroj; krome ekzistas grava kolonio en la insulo Alcatraz de la golfeto San Francisco. En kolonioj, longdaŭraj paroj agreseme defendas territorion kies bordoj povas iomete ŝanĝiĝi el jaro al jaro, sed kiu pluekzistos dum la vivo de la masklo. Tiu specio tipe vivas 15 jarojn, sed ĝi povas vivi ĝis 25 jarojn.

Tiu specio estas monogama kaj fidela kaj al partnero kaj al teritorio. La nesto estas konstruita el planteroj kaj ajna materialo en la teritorio foje protektita de rokoj. La ino demetas tri ovojn. Tiuj ovoj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum unu monato. La idoj post eloviĝo restas en la teritorio ĝis kiam ili ekflugas. Se unu el ili eniras eventuale en la teritorion de alia mevo, tre verŝajne estos mortigata de ties teritorio. La mortebleco de idoj estas alta kaj mezaveraĝe unu ido survivas ĉiun demetadon. Male, foje abandonitaj idoj povas esti adoptitaj de aliaj mevoj. Ankaŭ foje oni observis parojn formitajn ne de masklo kaj ino sed de du inoj, tiam unu el ili kondutis kvazaŭ masklece.

La Okcidenta mevo manĝas en pelaga (mara) kaj intertajda medio. En maro ili manĝas fiŝojn kaj senvertebrulojn kiel krilo, kalmaroj kaj meduzoj. Ili ne scipovas plonĝi kaj manĝas nur surface. Surtere ili manĝas kadavraĵojn de fokoj kaj korkonkojn, lapojn kaj helikojn en la intertajda zono; moluskojn forĵetas kontraŭ rokojn por rompi ilin. Ili ankaŭ profitas manĝaĵojn lasitajn de homoj. Foje ili povas predanti idojn kaj eĉ plenkreskulojn de aliaj specioj. La specio estas tiom oportunema kaj maltimida, ke oni diras, ke melkas lakton el la dormantaj fokopatrinoj.

Okcidenta mevo kaj homoj

Okcidenta mevo de proksime.
Okcidenta mevo en San Francisco.
Insulo Alcatraz estas hejmo de multnombra kolonio de Okcidenta mevo

La Okcidenta mevo ne estas nune konsiderata minacata. Tamen ili havas kiel mevo malampleksan teritorion. La loĝantaro malpliiĝis en la 19a jarcento pro ovokolektado por la kreskanta urbo San Francisco. Kolonioj de Okcidenta mevo suferis ankaŭ pro ĝenado kiam ili estis uzataj kiel lumturoj aŭ, ĉe kazo de Alcatraz, kiel prizono.

La Okcidenta mevo estas tre agresema defendante sian teritorion kaj pro tio ili povas esti forpleitaj kiel minaco. Ili povas suferi ankaŭ klimatajn malfacilaĵojn kiel El Niño aŭ pro petrola poluado.

La Okcidenta mevo estis “ĉefrolulo” en fama filmo de Alfred Hitchcock The Birds (La Birdoj), kiu estis filmita en Bodega, Kalifornio. La plej granda kolonio de Okcidenta mevo en insuloj Farallon situas je 35 mejlojn sudokcidente de Bodega.

Referencoj

  • BirdLife International (2004). Larus occidentalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
  • Pierotti, R. J., and C. A. Annett. 1995. Western Gull (Larus occidentalis). In The Birds of North America, No. 174 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.

Eksteraj ligiloj