Okcidenta provinco de Kenjo
El Vikipedio
| okcidenta provinco | |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Kakamega |
| Areo | 8 285 km² |
| Loĝantaro | 4 023 000 (stato: kalkulo de 2007) |
| ISO-kodo | KE-800 |
La orienta provinco (svahile Mkoa wa Magharibi, angle Western Province) estas unu el sep provincoj de Kenjo. La provinco kovras areon de 8 285 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2007 ĝi havis 4 023 000 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 486 homoj po kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Kakamega. La provinco plu dividiĝas je ok distriktoj.
Kiel la nomo indikas, la provinco situas en la okcidento de la lando. Ĝi limas je Ugando, kaj havas malgrandan parton de la bordo de la Viktoria lago, kiu situas sudokcidente. La plej multnombra etno en la provinco estas la bantulingvaj luhjoj.
Provincoj de Kenjo
Centra | Marborda | Nordorienta | Nyanza ("Laga") | Okcidenta | Orienta | Rifta Valo | krome: ĉefurba distrikto Najrobo