Okcidentalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Okcidentalo
Occidental
Interlingue
Parolantoj ĉirkaŭ 30
Kreinto Edgar von Wahl
Dato 1922
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ie
  ISO 639-2 ile
  ISO 639-3 ile
v  d  r
Information icon.svg

Okcidentalo (en Okcidentalo: Occidental [okcidenTAL], ekde 1949: Interlingue [interLINgŭe]) estas lingvo kreita de Edgar von Wahl kaj publikigita en 1922. Post frua aktivado por Volapuko kaj Esperanto li dum kelkaj jardekoj en kontakto kun aliaj interesitoj evoluigis sian projekton de Internacia Lingvo, kiu kombinu plej eblan naturecon kun plej ebla reguleco.

La helplingvo Occidental (poste alinomita Interlingue) baldaŭ fariĝis serioza defianto de Esperanto kaj Ido. Post ioma sukceso en la malfruaj 20-aj kaj fruaj 30-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi en la dua duono de la 20a jarcento perdadis gravecon al Interlingvao. Post la morto de Wahl, oni en 1949 sanĝis ĝian nomon al Interlingveo (en Okcidentalo: Interlingue).

Eĉ kritike juĝantaj fakuloj agnoskas la rimarkindajn internajn kvalitojn de Okcidentalo - la provon atingi regulecon kadre de naturalisma lingvosistemo. Okcidentalon eblas rigardi kiel situantan en kontakta zono inter du ĉefaj tendencoj de lingvofarado: inter naturalismo kaj - tio eble surprizas - la tradicio de Esperanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Edgar de Wahl dum sia vivo ĉiam estis subtenanto de la planlingva ideo. Komence volapukisto, li estis unu el la unuaj esperantisto. Ne kontenta pri la lingvo, li forte laboris por reformoj. Post la sensukcesa balotado de 1894 li forlasis la esperanto-movadon kaj intencis krei pli taŭgan lingvon. Post kelkjara laborado kaj prifajlado li publikigis en 1922 sian propran projekton Occidental en gazeto, kiun li mem eldonis: "Kosmoglott" (Mondlingvo). Kosmoglott estis malferma forumo por libera interŝanĝo de la kreantoj de diversaj novaj sistemoj. Ĉiu rajtis publikigi ankaŭ en sia propra planlingvo por elprovi kaj propagandi ĝin.

Post sep jaroj, en 1929, la redakton transprenis skipo apud Vieno. Oni decidis, ke nun la nova lingvo Okcidentalo estis sufiĉe elprovita, kaj oni komence de tiu jaro fermis la gazeton por aliaj lingvoprojektoj kaj uzis ĝin jam nur por Okcidentalo. Jam en 1927 oni adaptis la nomon al okcidentala ortografio: "Cosmoglotta".

En 1949, la tiama vicprezidanto de la Occidental-Union (Okcidental-Unuiĝo) Ric Berger (kiu poste mem transiris al Interlingvao), konvinkis la Unuiĝon je nomŝanĝo de la lingvo al Interlingue. Oni argumentis, ke la nomo Okcidentalo malhelpas la propagandon de la lingvo en la komunismaj landoj de Orienta Eŭropo.

Ĝis la apero de Interlingvao de IALA en la 50-aj jaroj Okcidentalo estis rigardata la pinto de la naturisma skolo. Tamen la Okcidentalistoj mem daŭre substrekis la neceson de reguleco kaj de la "kristalklara" derivacia sistemo de Okcidental. Poste tamen Okcidentalo perdadis siajn anojn al la pli ekstreme naturisma Interlingvao. Meze de la 80-aj jaroj Cosmoglotta ĉesis aperadi. Ŝajne restis nur modesta informilo en Ĉeĥoslovakio "Actualitás in Interlingue". Cosmoglotta reaperis nur fine de la 90-aj jaroj.

Por- kaj kontraŭ-argumentoj[redakti | redakti fonton]

Avantaĝo de Okcidentalo estas, ke ĝi por homoj kun konoj de internaciaj lingvoj kiel la angla, la franca aŭ la hispana estas grandparte tuj komprenebla. Samtempe ĝi estas multe pli regula ol tiuj lingvoj. Homoj kun antaŭkonoj pri la angla, la franca ktp. ofte estas tiel frapitaj de la simileco de Okcidentalo al tiuj lingvoj, ke ili kutime ne rimarkas kaj subtaksas la regulecon de Okcidentalo.

Gaston Waringhien argumentas, ke la gramatika simpleco de Okcidentalo (kun nek akuzativa finaĵo nek strikta vortordo) kaŭzas ambiguecojn, kiuj ne troviĝas en Esperanto. [1]

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Prononco[redakti | redakti fonton]

Diferencoj al Esperanto:

  • c prononciĝas esperante en la kombinoj ce, ci, cy. En ĉiuj aliaj kazoj kiel k.
  • g kiel ĵ en la kombinoj ge, gi, gy. En ĉiuj aliaj kazoj kiel g.
  • j kiel ĝ.
  • qu kiel kŭ.
  • s inter du vokaloj kiel z. En ĉiuj aliaj kazoj kiel s.
  • t kiel c en la kombino 'ti' + vokalo
  • w kiel esperanta ŭ
  • y kiel franca u (aŭ kiel i), en kombino kun vokalo kiel esperanta j
  • z kiel dz
  • l' mola l, simile al lj
  • n' mola n, simile al nj
  • ch kiel ĉ, ŝ aŭ kiel ĥ, k
  • eu kiel franca eu (aŭ kiel eŭ)
  • sh kiel ŝ
  • zz kiel c

La akcenton portas la silabo antaŭ la lasta konsonanto. La vortfinaj silaboj -bil, -ic, -im, -ul ŝovas la akcenton al la antaŭlasta silabo. La finaĵoj -s de la pluralo kaj -men de la adjektivo ne influas la akcenton.

En aliaj kazoj oni skribas la akcenton: númere, numeró

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Finaĵo de la substantivo (nedeviga): -e

Finaĵo de la adjektivo (nedeviga): -i

Finaĵo de la adverbo (nedeviga): -men

La Verbo[redakti | redakti fonton]

Kiel supre dirite ekzistas kvar formoj de la verbo, kiuj estas samaj por ĉiu verbo:

  1. ama
  2. ama-r
  3. ama-nt
  4. ama-t

La senfinaĵan formon oni uzas kiel la esperantan as-formon kaj ankaŭ kiel la u-formon: il ama - li amas; ama! - amu. Por la tre ofta verbo esser - esti ekzistas mallonga senfinaĵa formo: es - estas, estu.

La r-formo estas infinitivo: amar - ami.

La nt-formo estas la aktiva participo. Ĝi pleje similas al la esperanta ant-formo: amant - amanta. Ĉe verboj, kiuj finiĝas je -i, oni intermetas -e- inter la radiko kaj la finaĵo: fini-e-nt.

La t-formo estas la pasiva participo. Sen pliaj tempmodifaj partikuloj ĝi pleje similas al la esperanta at-formo: amat - amata. Kune kun la tempa partikulo ha ĝi formas estintecon.

La tempojn oni indikas per partikuloj:

  • estonteco: va + infinitivo: yo va amar - mi amos
  • estinteco: ha + pasiva participo: yo ha amat - mi amis. Ofte oni ellasas ha.

Derivo[redakti | redakti fonton]

La grava diferenco inter Okcidentalo kaj Esperanto estas jena: Esperanto prenis sian vortmaterialon el la grandaj eŭropaj lingvoj. Sed la afiksojn (-o, -os, -ad-, -iĝ-, -ul-, ...) ĝi elektis arbitre kaj donis al ĝi pli-malpli arbitrajn signifojn. Von Wahl multe pli detale esploris la signifon de la unuopaj finaĵoj ekzistantaj en la internacia vortaro. (relig-ion, fenomen-al, struct-ura, ...) kaj provis inkluzivi ilin en sian planlingvon. Rezulte li havas en sia lingvo multege da regule derivitaj vortoj, kiuj forme ne diferencas de la internacia vortaro. La avantaĝo de tio estas, ke li unuflanke havas regulan derivosistemon (simile al Esperanto) kaj aliflanke konservas la kutimajn vortformojn de la internacia vortaro (simile al la grandaj lingvoj: angla, franca, hispana, germana, ...).

Tial lernanto povas atingi pasivajn kaj aktivajn kapablojn en Okcidentalo pli rapide ol en Esperanto. La plej multajn sufiksojn oni simple almetas al la radiko, kiel en Esperanto. Tamen ekzistas 5 sufiksoj, kiujn oni ne povas tiel simple almeti, ĉar la rezultaj formoj, estus tro ne-internaciaj. Temas pri la sufiksoj:

-ion, -or, -ori, -iv, -ura

(Ekzemploj: decoration, decorator, decorativ, obligatori, scritura)

La radikoj de la ekzemploj estas:

decora-, obliga-, scri-

Oni do vidas, ke oni intermetis -t- inter la radikon kaj la sufikson. Kial do oni ne tuj prenas la sufiksojn -tion, -tor, -tori, -tiv, -tura?

Ĉar ne ĉiam oni simple intermetas -t-:

expresse-: expression, expressiv explode-: explosion, explosiv

Tial ekzistas la t. n. "Regulo de Wahl", per kiu oni ricevas la radikon, al kiu oni povas almeti la suprajn sufiksojn:

Regulo de Wahl[redakti | redakti fonton]

Forigu la infinitivan -r resp. -er.

Se la lasta litero estas

  1. vokalo aŭ n': aldonu -t,
  2. d, g, r: ŝanĝu ĝin al -s,
  3. alia konsonanto: ŝanĝu nenion.

Tamen ankoraŭ ekzistas la jenaj 6 verboj, kiuj uzas neregulan perfektan radikon:

ceder: cess- sider: sess- mover: mot- tener: tent- venir: vent- verter: vers-

Ekzemplo: Patro Nia[redakti | redakti fonton]

Patro Nia:

Patre nor, qui es in li cieles.
Mey tui nómine esser sanctificat,
mey tui regnia venir.
Mey tui vole esser fat qualmen in li cieles
talmen anc sur li terre.
Da nos hodie nor pan omnidial,
e pardona nor débites,
qualmen anc noi pardona nor debitores.
E ne inducte nos in tentation,
ma libera nos de lu mal.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Waringhien, Gaston, Lingvo kaj vivo. La Laguna: Stafeto, 1959. paĝoj 130-149 Angla traduko de Don Harlow

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Federn, Ilmari (Hg.): Spiritu de Occidental. Li Ovre de Edgar de Wahl, Chapelle 1938

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]