Horzonoj en Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Okcidenteŭropa Tempo)
Saltu al: navigado, serĉo


Eŭropo havas la jenajn kvar horzonojn: la Okcidenteŭropa Tempo (WET/GMT), la Centreŭropa Tempo (CET), la Orienteŭropa Tempo (EET) kaj la Moskva Tempo (MSK).

La Okcidenteŭropa Tempo (WET, UTC±0, GMT) estas la horzono de la Feroaj Insuloj, de nord-orienta Gronlando, Irlando, Islando dum la tuta jaro, la Kanariaj insuloj, Madejro, Manksinsulo, Manikinsuloj, Portugalio kaj la Unuiĝinta Reĝlando de Grand-Britio kaj Nord-Irlando. Ĝia nomo angle estas Western European Time (WET) kaj antaŭe Greenwich Mean Time (GMT, Meza Tempo de Grenviĉo).

La Centreŭropa Tempo (CET, UTC+1) estas la nomo de la horzono kiu havas hordiferencon de unu horo al la Tempo universala kunordigita (UTC). Ĝi estas uzata de ĉiuj regnoj en okcidenta kontinenta Eŭropo krom Portugalio, kiu denove uzas Okcidenteŭropan Tempon.

Ĝia nomo angle estas Central European Time (CET), en la franca Heure (normale) de l'Europe centrale (HNEC) kaj en la germana Mitteleuropäische Zeit (MEZ).

La Orienteŭropa Tempo (EET, UTC+2), angle Eastern European Time (EET), estas la horzono de la eŭropaj landoj inter la Centreŭropa Tempo zono kaj la Rusia Federacio.

Jen la eŭropaj landoj, kiuj uzas vintre UTC+2: Belorusio, Bulgario, Kipro, Estonio, Finnlando, Grekio, Latvio, Litovio, Moldava Respubliko, Rumanio, Ukrainio.

La Minska Tempo respektive Kaliningrada Tempo (UTC+3) tutjare uzatas en Belorusio kun ties ĉefurbo Minsko kaj en la Kaliningrada provinco (la ĝis 1945 germania regiono Orienta Prusio) de Rusio.

La Moskva Tempo (UTC+4) (ruse: Московское время) tutjare estas laŭleĝa loka tempo en la eŭropa parto de Rusio laŭ horzono de Moskvo.

La moskva tempo en mapo de Rusio.

La Moskva Tempo estas uzata por horaroj de trajnoj, aviadiloj, ŝipoj ktp ĉie en la Rusa Federacio. Ĝi ankaŭ aperas en telegramoj, en retmesaĵoj ktp. La tempo estas ofte anoncita ĉie en la lando en radioelsendoj laŭ la Moskva tempo.


Rilataj paĝoj[redakti | redakti fonton]