Okcitanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Occitània
Okcitanio
Flago de Okcitanio
(Detaloj)
Blazono de Okcitanio
(Detaloj)
Nacia himno: Se Canta
La Cançon de la Copa
Nacia devizo: «Larguesa, Convivéncia, Paratge»
«Volèm viure al País»
Situo
Bazaj informoj
Ĉefa(j) lingvo(j) Okcitana, Kataluna, Hispana, Franca, Itala
Plej ofta(j) religio(j) Kristanismo, Islamo, Judismo
Areo
 % de akvo
190.000 km²
?
Loĝantaro ĉ. 15.000.000
Horzono UTC+1 (somere +2)
Politiko
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
v  d  r
Information icon.svg


Okcitanio (okcitanlingve Occitània; elp. [utsiˈtanjɔ], [uksiˈtanjɔ], [usi'tanjɔ], [ukʃiˈtanjɔ], [uksiˈtanja], dependante de la dialekto) estas vasta teritorio situanta en la suda parto de Francio. Ĝi etendiĝas sur pli ol 30 francaj departementoj (190 000 km2), do pli-malpli unu triono de la tuta franca teritorio. Ĝi etendiĝas ankaŭ sur parto de la italaj Alpoj kaj unu valo de la hispanaj Pireneoj (Val d'Aran), kie la okcitana lingvo estas oficiala kun la kataluna kaj la kastilia (hispana).

La Okcitania teritorio ne ĝuas juran agnoskon sed nur lingvan (kaj diversgrade, surbaze de la respektivaj Ŝtatoj). La okcitanaj naciismaj grupoj estas ankoraŭ ĝermaj sed la okcitana afero iom po iom enradikiĝas socie kiel oni povis spekti okaze de la sukceso en la manifestacioj[1] en la urbo Karkasuno kiu kunigis ĉirkaŭ 10.000 manifestaciantoj[2] la 22-an de Oktobro 2005, en Besièrs kiu kunigis ĉ. 18.000 homoj[3] la 17-an de Marto 2007 kaj denove en Karkasuno la 24-an de Oktobro 2009 kunigante pli ol 20.000 manifestaciantoj.

Malgraŭ tio, la okcitana estas nur protektata, promociita kaj agnoskita kiel oficiala lingvo en valo Aran. La Itala Ŝtato nur konsentas la statuson de protektata lingvo kaj en la Franca Ŝtato, kie troviĝas la plej multnombra parolantaro, nur ĝuas aprobon ĉe la Eduka sistemo sed havas neniun oficialan agnoskon. Necesas aldoni, ke malgraŭ ĝia nestabila sociala pozicio la okcitana estis unu el la oficialaj lingvoj dum la vintraj Olimpiaj Ludoj en Torino.

La okcitana flago baziĝas je tiu de la grafoj de Tuluzo (Tuluza kruco sur ruĝa fono); apud ĝi oni aldonas (laŭ propono de Francés Fontan kaj de la Partio de la Okcitana Nacio) la okpintan stelon (ankaŭ nomata „Felibriĝa stelo”) kiu reprezentas la ceterajn historiajn teritoriojn okcitanajn (Aŭvernjo, Daŭfinato, Gaskonio, Giano, Langvedoko, Limoĝio kaj Provenco) kaj la simbolo de la Felibriĝo: la Sankta Stelo (Santa Estela).

La Tuluza (aŭ okcitana) kruco aperas hodiaŭ ĉe la oficiala flago de la urbo Tuluzo kaj de la francaj regionoj de la „Midi-Pyrénées” (Suda Francio/Pireneoj); apud la blazono de Katalunio en la flago la franca administra regiono Langvedoko-Rusiljono kaj ankaŭ ĉe la blazono de la departemento Altaj Alpoj. Estis ankaŭ sukcese enkondukita ĉe la Okcitanaj Valoj de la italia regiono Piemonto kaj ankaŭ en Valo Aran sur kies flago ĝi aperas.

Okcitanio

Historio de Okcitanio[redakti | redakti fonton]

Graflandoj de Okcitanio kiam okazis la batalo de Muret(1213)

Okcitanio, pro ĝia geografia situo, ĉiam troviĝis en strategia vojkruciĝo inter ĉiuspecaj kulturoj (precipe grekaj kaj latinaj, orient- kaj nord-eŭropaj kaj, evidente, mediteraneaj). Heredanto de kulturo latina kaj influata de keltoj, iĝis unu el la kernaj punktoj de la latinida kulturo ekde la 10-a jarcento. La okcitana estis unu el la unuaj lingvoj kiuj anstataŭis la latina en pluraj dokumentoj, literaturaĵoj kaj sciencaj verkoj. Fakte, la unuaj gramatikoj latinid-lingvaj antaŭaj al tiu de Nebrija ([nebriĥa]) estas okcitanaj (kiel, ekz-e la Leys d'Amors (Leĝoj de Amo), 14-a jarcento).

La jarcentoj 11a, 12a kaj 13a estis la epoko de plej granda apogeo por la kulturo kaj politiko okcitanaj. La okcitana lingvo, dank'al ĝia rafinita kaj brila kulturo, iĝis ne nur speco de kultura interlingvo tut-eŭropa (dank'al la influo de la trobadoroj) sed ankaŭ politika interlingvo uzita por la redaktado de aragona kaj navara Leĝaro.

Tiuj jarcentoj estas konsiderataj la ora epoko por la okcitan-lingva literaturo; tiam naskiĝis la trobadora literaturo kiu disvastiĝis tra la plejparto de okcidenta Eŭropo. Ankaŭ temis pri ora epoko el politika vidpunkto ĉar la Okcitana Landaro ĝuis politikan faktan sendependecon (ne juran, tamen). Vidu graflando Tuluzo, graflando Fois, vicgraflando Karkasuno, duklando Akvitanio, graflando Provenco kaj Hispana markio (katalunaj graflandoj). Tamen, ĉi ora epoko rapide finiĝis ĉar malgraŭ ekzisti kulturan kaj lingvan unuecon la okcitana landaro ne sukcesis realigi tiun politikan.

Tradiciaj provincoj aŭ regionoj de Okcitanio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Okcitanio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://anemoc.macarel.net/ Kunvoko de la manifestacio far la kunordigejo Anem Òc!
  2. http://manifestar.online.fr/ Manifestacio en la urbo Karkasuno la jaron 2005
  3. http://www.esperanto-ct.org/aranghoj/besiers2007/ Informpaĝo kun fotografioj far Kataluna Esperanto-Asocio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]