Okej

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Okej estas neologisma interjekcio kun la signifo "bone", "konsentite"; "en ordo".

Enhavo

Kelkaj eblaj devenoj de Okej [redakti]

Oll Korrekt (angle) [redakti]

Je la 23-a de marto 1839 en la gazeto Boston Morning Post aperis la mallongigo o.k., kio signifus oll korrekt = all correct (ĉio en ordo). Ĉi tiuj vortoj estis uzataj de la nederlandaj kolonistoj dum la 1600-aj jaroj.

Ĉi tiu espliko havas grandan adeptaron, interalie de la vortaristoj de Oxford English Dictionary.

Ola Kala (greke) [redakti]

Laŭ alia espliko ĝi devenas de greka όλα καλά, = ĉio bone.

Au Quai (france) [redakti]

Laŭ kelkiuj la origino estas en New Orleans, kiu tiutempe apartenis al Francio. Kiam havenestroj demandis al revenantaj fiŝistoj kie ili malŝarĝos la ŝipon, la ŝipestroj plejofte simple kriis "au quai" [okej], kun la signifo 'je la kajo'.

Omnis Korrectes (latine) [redakti]

Laŭ kelkaj instruistinoj la mallongigo venas de Omnis Korrectes, bonega laboro en la latina lingvo.