Okinavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la gubernio Okinavo: de-maldekstre Jaejama-insuloj, Mijako-insuloj, Kerama-insuloj kaj Okinava insularo
Mapo de Okinava insulo

Okinavo estas la esperantigita lokonomo de "Okinaŭa" (japane: 沖縄, Hepburn/Kunrei: Okinawa) kiu signifas:

En la japana lingvo, originale "Okinaŭa" signifis nur la insulojn, t.e. la ĉefinsulon Okinava Insulo (沖縄本島) kaj la ĉirkaŭajn insulojn (Okinava insularo, 沖縄諸島). Nun plejparte "Okinavo" signifas la gubernion Okinavo (沖縄県) kaj inkluzivas la Okinavan insulon kaj multajn aliajn insulojn, kiel: Mijako, Iŝigaki, Iriomote ktp.

La nomo "Rjukju" (琉球) estas alia nomo de "Okinavo", kiu devenas el la malnova Rjukju-Reĝlando. En multaj kazoj, Rjukju estas sinonimo de Okinavo, sed fojfoje signifas malsaman signifon (ekz. Okinava insularo kaj Rjukju-insularo)