Oklahomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oklahomo (angle, Oklahoma [ok-la-HO-ma]) fariĝis la 46-a ŝtato de Usono je la 16-a de novembro 1907.

En 1830, per la Indiana Formova Akto, la lando de Oklahomo estis donita kiel Indiana Teritorio al la Kvin Civilizitaj Triboj de indianoj (Cherokee, Chickasaw, Choctaw, Creek, kaj Seminole) forpelitaj de la sudoriento (dum elirado nomita la Vojo de Larmoj). Ili bone fartis ĝis la Usona Enlanda Milito. Ili subtenis la Konfederacion (iuj eĉ posedis sklavojn) kaj en 1868 Kolonelo George Custer gvidis masakron ĉe la Batalo de Washita. Post dudek jaroj, la registaro abrogaciis siajn traktatajn devigojn kaj malfermis la terenon por setlado.

La nomo de la ŝtato venas el la lingvo de la Choctaw-indianoj, venintaj post 1830; en ilia lingvo Okla signifas "homoj" kaj homa signifas 'ruĝa. La nomo do estas traduko de la eŭropana esprimo "ruĝhaŭtulo".

En la 1920-aj jaroj la ŝtato antaŭis la landon je produktado de benzino kaj petrolo.

La du plej longaj riveroj, la Arkansasa Rivero kaj la Ruĝa Rivero, transiras la ŝtaton.

La patotenilo

La geografio de Oklahomo montras tipan "patotenilon", mallarĝan elstaraĵon, kiu okcidente etendiĝas inter Teksason kaj Koloradon kaj atingas Nov-Meksikon.

Loĝantaro: 3.450.654 (en 2000)
Areo: 181.196 km²
Ĉefurbo: Oklahoma City
Kodo laŭ ISO 3166-2: US-OK

Eksteraj ligiloj

TTT-ejo de Oklahomo en la angla http://www.state.ok.us