Okraventra penelopo
Okraventra penelopo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Penelope ochrogaster (Pelzeln, 1870) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La Okraventra penelopo aŭ Okraventra jakuo (Penelope ochrogaster) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.
Tiu specio loĝas nur en Brazilo. Ĝia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj aŭ marĉoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo, nome en tropikaj savanoj de Cerado kaj la arbaroj de la nordo de Pantanalo en Brazilo.[1]
La jakuoj estas birdospecioj similaj al meleagroj, sed pli sveltaj, kun longaj koloj kaj malgrandaj kapoj, kaj ĝenerale malhela plumaro kun ruĝa rimarkinda mentonsako. Plej rimarkinda karaktero estas ruĝecbruna ventro, tiu trajto estas tialo por la komuna nomo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
|
- ↑ Ŝlipo en BirdLife. Konsultita la 21an de novembro de 2012