Oksigeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oksigeno
Oksigeno
Atomnumero 8
Stabilaj izotopoj 16,17,18
Atompezo 15,9994 amu
Elektrona konfiguracio 1s² 2s² 2p4
Materia stato Gasa
Fandpunkto −218,79 °C (54,36 K)
Bolpunkto −182,95 °C (90,20 K)
Elektronegativeco (Pauling) 3,44
Denseco 1,429 kg/m³ (0 °C, 101,325 kPa)

Oksigeno (lat. Oxygenium) estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo O kaj atomnumero 8.

Oksigeno estas gasa kemia elemento, kreanta duan ĉefan konsisteron de tera atmosfero. Ĝi estas biogeneza elemento kaj ties ĉeesto estas necesa por ekzistado de plimulto da vivaj organismoj sur tiu ĉi planedo.

Svedo Carl Wilhelm Scheele kaj anglo Joseph Priestley malkovris la elementon oksigenon ĉirkaŭ la jaro 1775. La franco Lavoisier ĝin nomis oksigenon (oxys: acidon greke; kaj gignomai: faranto greke.)

Oksigeno estas senkolora, senodora, sengusta gaso. Ordinara oksigena molekulo havas du atomojn (O2). Ozono havas tri oksigenajn atomojn (O3)

Preskaŭ ĉiuj plantoj kaj animaloj bezonas oksigenon por vivi. Ni povas vivi nur kelkajn minutojn sen oksigeno. Oksigeno donas al ni varmon kaj energion. Ĝi ebligas la bruligon de la fueloj kiel gaso, benzino, oleo, mazuto, karbo, kaj ligno. Ĉirkaŭ la kvinona parto de la tera atmosfero estas oksigeno. Preskaŭ la duono de la pezo de la teraj rokoj kaj mineraloj kaj 89% de la pezo de akvo (H2O) estas oksigeno. Se oni kalkulu la nombron de atomoj, oksigeno estas la plej abunda elemento sur Tero.

Plantaj ĉeloj uzas oksigenon, sed ili ankaŭ faras oksigenon en la procezo de fotosintezo.

La ŝtala industrio uzas oksigenon por produkti ŝtalon, tiel forigante grandparton da karbono el ĝi laŭ ĝia dezirita kvalito. Veldistoj uzas oksigenon por havi varmegan flamon (je 3300C). Oni uzas likvan oksigenon en raketoj.


Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara