Oksikoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Oksikoko
Vaccinum oxycoccos 120604.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Vakcinio Vaccinium
Specio: V. oxycoccus
Vaccinium oxycoccus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Oksikoko striktasence estas specio de vakcinio (Vaccinium oxycoccos).

Larĝasence, oksikoko estas la nomo de grupo de vakciniaj specioj ampleksante la vakcinian subgenron Oxycoccus. Laŭ tiu senco, estas kvar specioj de oksikokoj:

  • Ordinara oksikoko (Vaccinium oxycoccosOxycoccus palustris); kreskas en vasta areo de Norda Eŭrazio kaj Norda Ameriko
  • Amerika oksikoko (Vaccinium macrocarpon); kreskas nur en okcidenta parto de Norda Ameriko
  • Malgranda oksikoko (Vaccinium microcarpum); malpli granda, kreskas nur en nordaj Eŭropo kaj Azio
  • Monta oksikoko (Vaccinium erythrocarpum Oxycoccus erythrocarpus); kreskas en sudorienta Nordameriko kaj orienta Azio

Fruktoj de oksikoko estas tradicie plukitaj por manĝado, elpremigi ties sukon, aŭ elfari konfitaĵon. Ili havas gravajn sanigajn efikojn. En Usono oksikokoj estas indutrie kutivataj kaj rikoltitaj. Tiu kultivado necesas aprata tekniko por eviti la nefrostadon de la burĝonoj, kaj la permaŝina rikoltado, per kalkulita inundo de la alcelaj kultivejoj. Bone flegita planto de oksikoko povas doni fruktojn dum cent jaroj. Pluraj milionoj da litroj da oksikokosuko estas tiel produktataj.

Oksikokoj