Oksikoko amerika
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vaccinium macrocarpon
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Vaccinium macrocarpon Aiton 1789 |
||||||||||||||
La oksikoko amerika (Vaccinium macrocarpon) estas tapiŝema arbusto, kun fajnaj branĉoj, kreskanta oriente de Norda Ameriko.
Priskribo [redakti]
La 1-2cm longaj persistaj folioj estas oblongaj, malhele verdaj kaj bruniĝas en vintro.
En somero, la floroj laŭ 5 ĝis 10mm-aj kampanuloj, rozkoloraj, dividitaj en 4 mallarĝaj loboj estas portataj de fajnaj pendunkloj. Ili pendas ĉe la bazo de la folioj, aŭ solaj aŭ en bukedoj de du ĝis dek.
Ili portas 1-2cm-diametrajn sferajn berojn pli grandaj ol la ordinara oksikoko Vaccinium oxycoccos, malhele ruĝaj kun acideta gusto, tre ŝatata sukforme, sekfrukte, konfite aŭ saŭce. En Kanado, la saŭco kun amerikaj oksikokoj estas tradicia por Kristnasko.
En Kebekio, kie ĝi nomiĝas atoca aŭ ataca, tradicie, ĝi estas konfite konsumata. Hodiaŭ, ĝi estas industrie kultivata en oksikokejoj, aranĝitaj areoj kiuj, simile al rizejoj, povas esti akve kovritaj por la kultivado kaj precipe por la rikoltado, kiu okazas per flosado de la beroj. La ĉefa destino estas la sukproduktado, tre riĉa je vitamino C. Tio konatigis ĝin en Francio. La ĉefa produktado okazas en Usono.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |