Oktobra Revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Soviet Union, Lenin (55).jpg
Lenin, ĉefo de la rusia Oktobra Revolucio

La Oktobra revolucio (ĝi komenciĝis la 25-an de oktobro 1917 laŭ rus-ortodoksa kalendaro; aliloke ekster Rusio estis la 7-a de novembro) estis parto de la Rusia revolucio. La bolŝevistoj sub Lenin perforte ĉesigis la postcaran demokration kaj komencis konstrui novan, socialisme orientitan ŝtaton. Sekvis malpermeso de balotoj, gazetara libereco, diktatoreca regado kaj civila milito, kiu daŭris ĝis 1922. En tiu jaro Rusio eniris la tiam fonditan Sovetan Union, kiu ekzistis ĝis 1991.

La malkontento dum la unua mondmilito pri la caro kaŭzis la demokratan revolucion (februaro 1917), kiu alpotencigis diversajn politikistojn, interalie la maldekstrulon Aleksandr Kerenskij. Disputo inter la menŝevistoj ebligis al Lenin, laŭ ties profetaj politikaj tezoj de aprilo 1917, transpreni la povon. Li alŝtatigis la grundon de la kamparoj kaj disponigis ĝin al malriĉaj kamparanoj. Populara estis lia postulo ĉesigi la militon kontraŭ Germanio.

En la Soveta Unio la revolucio estis nomata la Granda Oktobra Socialisma Revolucio. Laŭ oficiala interpreto ĝi sekvis la profetaĵojn de Karl Marx, sed fakte Marx antaŭdiris revolucion en la alte evoluintaj landoj en okcidenta Eŭropo kaj en Usono, ne en Ruslando.

Vidu ankaŭ

Eksternaj ligiloj