Okulkuracado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Okulisto)
Optika refraktilo dum uzo.

Okulkuracado, aŭ oftalmologio, estas la branĉo de medicino kiu okupiĝas pri la malsanoj de la okulo kaj ilia flegado. Kiel studfako ĝi aplikiĝas ne nur al la okuloj de homoj, sed ankaŭ de bestoj.

La vorto oftalmologio venas de la greka ophthalmos, kiu signifas okulon, kaj logos, signifante vorton; "oftalmologio", libere tradukita, signifas do "la scienco de la okuloj".

Ĉar okulistoj (aŭ okulkuracistoj) faras agojn rilate la okuloj, ili ĝenerale estas ĥirurgoj.

Okulkuracisto ĝenerale klopodas kuraci pacientojn pere de okulvitroj aŭ ankaŭ per operacioj dum kiuj li uzas la tranĉilon. Nuntempe oni ofte uzas laserojn por operacii la okulojn.

Specifaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Termino Vorto
Ĉefa termino asimilinta oftalmologio
esperantiginta oftalmomedicino
pura esperanta okulmedicino, okulkuracado
Profesiisto

(formala)

asimilinta oftalmologo
esperantiginta oftalmomedicisto
pura esperanta okulmedicisto, okulkuracisto
Profesiisto (neformala) okulisto

Literaturo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Lernolibro pri oftalmologio, Seiiĉi Kato, 1-a eldono 1973, aktuala 3-a eldono 1994, ISBN 3892400881

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(esperanto, franca, angla) Hejmpaĝo de Edouard Benois, esperantisto-oftalmologo

La mistera lingvo de la Okulistoj, Kontakto, 2013:1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]