Okulo
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Okulo (Goo). |
Okulo estas percepta organo kiu utiligas lumon por imagi bildon de la ĉirkaŭaĵo.
La diversaj besto-specioj havas diversspecajn okulojn. Ekzistas apartaj lumsentemaj ĉeloj (ne veraj okuloj ĉar ili ne formas bildon) kaj iom pli disvolvitaj facetokuloj de insektoj kaj pli komplikaj okuloj kun optika lenso.
Homa okulo
La homa okulo estas organo, kiu konsistas el la okulglobo. Krome estas akcesoraj aparatoj servantaj por movi la okulglobon (4 rektaj kaj 2 oblikvaj muskoloj por ĉiu okulo), kaj por ĝin protekti kontraŭ la eksteraj agantoj: la palpebro, la larmoglandoj kaj larmotubetoj, la skleroto, fibreca, netravidebla, blanka membrano, kiu konsistigas la ŝelon de la okulglobo, kaj estas, en sia antaŭa parto, en kontinueco kun la korneo, travidebla, refrakta membrano.
En la okulglobo estas la retino, la plej interna el la tri okulaj membranoj, sur kiu formiĝas la bildoj, la dioptra aparato (organo de la refrakto), kiu kondukas kaj kondensas la lumradiojn sur la retinan surfacon, konsistanta el refraktaj medioj de la okulo (korneo, antaŭkamero, pupilo, kristalino aŭ okullenso kaj vitreo), kaj muskolo nomita ciliaro, situanta ĉirkaŭ la kristalino, kaj servanta al la akomodiĝo, kaj la iriso, ronda, malvastiĝebla membrano, kun centra truo, la pupilo, por enlasi la lumradiojn, kiu limigas la kvanton da lumo atinganta la fundon de la okulo.
Estas ses okulmuskoloj.
Vidu ankaŭ
La okulaj malsanoj
Malsanoj povas atingi ĉiujn partojn de la okulo:
- la kristalino (ekz. pro katarakto, pri kiu kristalino ne plu sufiĉe travideblas),
- la retino (ekz. pro retina disiĝo),
- la flava makulo (ekz. pro Degenereco Makula)
Pri la Degenereco Makula Ligita al la Aĝo (DMLA), tiu malsano estas la unua kialo de malbonvido en la industriaj landoj. Precipa kialo de malbonvidado, ĝi komenciĝas post la 55-a jaro. La vidakreco malaltiĝas sed la paciento neniam iĝas tute blinda, ĉar, ĉiam, li povas vidi per la nemakula parto de la retino. La du specoj estas: la "humida" (50%) kaj la "seka" (50%). La "humida" devenas de la apereco de novaj vaskuloj sub la makula retino. Kelkfoje, estas eble provi terapion per lasero (argono), kiu bruligas la vaskulojn. La "seka" devenas de atrofio de la makula retino. Nun, la sola terapio estas per vitaminoj, donitaj buŝe.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri okulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. ” „ En fremda okulo ni vidas ligneron, en nia ni trabon ne vidas. ” „ For de l' okuloj, for de la koro. ”
Referencoj
Eksteraj ligiloj
greke János SÁRKÖZI: FOTOGRAFIO: La fenomeno de ruĝaj okuloj el Monato (2005/01, p.20)