Okulstria arbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okulstria arbalciono
Okulstria arbalciono, masklo, eble masklo, en Kenjo
Okulstria arbalciono, masklo, eble masklo, en Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Halcyon
Specio: H. chelicuti
Halcyon chelicuti
(Stanley, 1814)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okulstria arbalciono (Halcyon chelicuti) estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn.

Tiu ĉi specio estas amplekse distribuita en tropika subsahara Afriko.

Ĝi estis unuafoje priskribita de Edward Smith-Stanley, en Salt's Voyage to Abyssinia (Sala vojaĝo al Abisenio)[1] en 1814 kiel "Chelicut Kingfisher" (Ĉelikuta alciono) Alaudo Chelicuti.[2]

La nomo de la specio chelicuti devenas el Chelicut (Ĉelikut) en Etiopio, loko kie oni atingis la specimenon de Stanley.[3]

Tiu estas tre teritoria birdo kiu forpelas ne nur sampecianojn, sed ankaŭ laniojn, kolombojn kaj koraciojn. La teritorio povas ampleksi ĝis 3 hektarojn, kaj enhavi 100 altajn arbojn. Tiu estas gardita el arbopinto de sia posedanto, kiu kantas el antaŭ mateniĝo intermite ĝis post tagmeze.[3]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu specio loĝas en subsahara Afriko escepte en densaj arbaroj (ĉefe ĉe la Rivero Kongo), nordoriente kaj la regiono sude de nordokcidenta Namibio kaj nordorienta Sudafriko.[4][5] La specio preferas arbaron, dornarbustejo (thornveld), seka makiso kaj malferma savano,[5][6][7] sed evitas intensivaj terkulturejoj.[3]

Estas du subspecioj: H. c. chelicuti en plej parto de la teritorio, kaj H. c. eremogiton (Hartert, 1921)[8] en la nordaj dezertaj partoj de la teritorio el centra Malio al la regiono de la Blanka Nilo en orienta Sudano.[9] Ili hibridiĝas en suda Malio.[10]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Okulstria arbalciono de la nomiga subspecio H. c. chelicuti mezaveraĝe estas 16 ĝis 18 cm longa[7] el beko al vosto. Ripoze plenkreskuloj ŝajnas ĉefe grizbrunaj en la supra parto de la korpo. La malsupra dorso, duarangaj flugoplumoj kaj vosto estas metalbluaj; tiu koloro estas multe pli videbla kiam la birdo flugas,[6][7] kiel la blanka makulo de la bazo de la unuarangaj flugoplumoj.[7] La flugilstrioj estas blankaj kun nigra bordo, kaj ĉe maskloj kiel nigra strio baze de la unuarangaj.[7] La subaj partoj estas ostoblankaj, pli senkolora en brusto, kun brunaj strioj en flankoj en birdoj de Kenjo[6] kaj ankaŭ en brusto en sudafrikaj birdoj.[7][11] Striita malhelbruna estas ankaŭ la krono, kun la fono grizeca ĉe maskloj kaj bruneca ĉe inoj. La flankoj de la kapo, gorĝo kaj zono ĉirkaŭ la malantaŭa kolo sekvas la blankecon de subaj partoj. Nigra linio iras ĉirkaŭ la malantaŭa kolo, sub la blanka zono kaj tra la okuloj. La beko estas nigreca supre kaj ĉe pinto, dum ruĝecoranĝa sube.[6][7]

La junulo ŝajnas kiel plenkreskulo, sed estas pli pala. Ĝi havas malpli da bluo en flugiloj, pli malhelan kronon, malhelajn pintojn en brustoplumoj, kaj ruĝecon en suba makzelo.[6][7]

La voĉo estas distinga, altatona, surdiga 'ĉiia-ĉiaaaaa'"[7] aŭ malproksimeca "KIU, keaaaaaaa" kie la aoj reprezentas ripetitan descendan trilon pli malalta laŭ tono ol la unua noto.[6] Oni faras ofte ĝin krepuske en montroceremonio kie la birdo malfermas siajn flugilojn.[11]

La norda subspecio H. c. eremogiton havas grizbrunan kronon kaj dorson kaj preskaŭ nestriajn subajn partojn.[3]

Manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

La Okulstria arbalciono manĝas ĉefe arakidojn sekve de aliaj grandaj insektoj. Ankaŭ etajn lacertojn, serpentojn kaj rodulojn eventuale. Ĝi ĉasas el gvatejo ĉirkaŭ 3m alta saltante algrunden por predo ĝis dekfoje minute. Manĝeroj estas realportitaj al la gvatejo kaj englutitaj, se estas grandaj predoj, post forta frapo kontraŭ la branĉo.[3]

Preditaj arakidoj estas alportitaj al nesto kaj prezentitaj al idoj unue la kapo, kiel akvaj alcionoj prezentas fiŝojn al siaj idaroj.[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Partnero de Okulstria arbalciono ceremonias sidante unu antaŭ la alia en arbopinto kun levita vosto. La flugiloj estas rapide malfermitaj kaj fermitaj dum birdoj trilas; la kanto pii-hii tuj iĝas serion de mallongaj triloj kaj paŭzoj.[3]

La ino demetas la ovojn en neuzita nestotruo de pegolibiedo. Ambaŭ seksoj kovas dumtage, sed nur la ino dumnokte. La masklo manĝigas la inon, kaj retenas la predon dum la ino disŝiras ĝin. La mielindikantoj parazitas ĝis kvaronon de la nestoj.[3]

Tiu specio estas kutime monogama, sed poliandrion oni konas. La Okulstria arbalciono faras kutime du ovodemetadojn.[3]

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Okulstria arbalciono havas ampleksan teritorion, ĉirkaŭ 13 milionoj da kvadrataj kilometroj, kaj oni supozas, ke ĝi havas grandan populacion. La specio ne estas konsiderata proksima de la kriterio de la IUCN Ruĝa Listo pri malpliiĝo de pli ol 30% en dek jaroj aŭ tri generacioj, kaj estas pro tio konsiderata kiel Malpli Zorgiga.[12]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Salt (1816)
  2. En la indekso en p432 oni donas la genron Alcedo, sed la priskribo de p439 estas, eble erare, kiel Alaudo.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 Fry (1992)
  4. La landoj kie la specio povas ĉeesti estas Angolo, Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Kongo Kinŝasa, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭo, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalo, Sieraleono, Somalio, Sudafriko, Sudano, Suazilando, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio, kaj Zimbabvo (BirdLife International 2004).
  5. 5,0 5,1 Lack (2006).
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Zimmerman, Turner, kaj Pearson (1999). Asertoj kun nur tiu referenco povas referi nur al Kenjo.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 7,8 Sinclair kaj Hockey (2007). Asertoj kun nur tiu referenco povas referi nur al suda Afriko.
  8. Peterson (1999)
  9. Batchelder et al.
  10. McCarthy (2006)
  11. 11,0 11,1 Butchart (2000).
  12. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj Birdlife; $2

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Batchelder, Rob; Cederlund, Claes-Göran; Groth, Erik; Gustavsen, Terje; Johansson; Joakim; Päl, Uq; Schmidt, Peter; Winkler, Rainer. Striped Kingfisher. GlobalTwitcher.com. Alirita 2008-01-09.[rompita ligilo]
  • Fry, C. Hilary; Fry, Kathie and Harris, Alan. (1992) Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. London: Christopher Helm, p. 154–5. ISBN 0-7136-1410-8.