Okulvitra pingveno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Okulvitra pingveno (Spheniscus demersus), konata ankaŭ kiel Afrika pingveno, Mergiĝa sfenisko laŭ la latina scienca nomo, aŭ Nigrapieda pingveno estas specio de pingveno, limigita al sudafrikaj akvoj. Ĝi estas ankaŭ amplekse konata kiel "Azen"pingveno pro sia azenaca bleko aŭ iao, kvankam ankaŭ kelkaj specioj de sudamerikaj pingvenoj produktas la saman sonon.

Taksonomio [redakti]

La Okulvitra pingveno estis unu el multaj birdospecioj origine priskcribitaj de Linnaeus en sia mejloŝtona verko de 1758 nome 10a eldono de sia Systema Naturae, kie li grupigis ĝin kun la Vagalbatroso sur bazo de la morfologio de ties beko kaj naztruoj kaj donis ĝin la nomon Diomedea demersa.[1]

Notoj [redakti]

  1. (1758) Systema Naturae per Regna Tria Naturae, Secundum Classes, Ordines, Genera, Species, cum Characteribus, Differentiis, Synonymis, Locis. Tomus I. Editio decima, reformata (Latin). Holmiae: (Laurentii Salvii).