Okuma sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Matematiko > Nombro > Okuma sistemo


Okuma sistemo estas sistemo de kalkulado, bazita sur la pozicia principo skribi nombrojn, kies bazo estas 8. La sistemo havas nur 8 signojn por skribi nombrojn, nome: 0, 1, 2, 3, 4, 5, 6 kaj 7.

La nombro 8 (kun kutima dekuma skribo) estas skribata kiel 10 (oni legu: "dek", aldonante: "kun bazo ok"). Ĉiu unito de sekva grado estas 8-oble pli granda ol la antaŭa, t.e. la unitoj de okuma sistemo sin prezentas vico de nombroj: 8, 64, 512, …, 8n, ..

Por skribi dekuman nombron en okuma sistemo, oni ĝin dividas konsekvence per 2 kaj skribas ricevitajn restojn 0 kaj 1 en ordo de la lasta ĝis la unua. Ekzemplo:

43 = 21 · 2 + 1
21 = 10 · 2 + 1
10 = 5 · 2 + 0
5 = 2 · 2 + 1
2 = 1 · 2 + 0
1 = 0 · 2 + 1

Poste oni grupigas triopojn de la ciferoj en la duuma por havi rezulton en la okuma sistemo:

Tiamaniere, la okuma skribo de la nombro 43 (101)(011) estas: 538.

Aŭ oni konsekvence per 8 kaj skribas ricevitajn restojn 0...7 en ordo de la lasta ĝis la unua. Ekzemplo:

43 = 5 · 8 + 3
5 = 0 · 8 + 5

Tiamaniere, la okuma skribo de la nombro 43 estas: 538.

Tia sistemo havas kelkajn avantaĝojn kaj ĝi estas uzata en iuj komputadaj kalkuloj, sed por ordinara uzo ĝi estas maloportuna.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]