Okupu Wall Street
El Vikipedio
Occupy Wall Street (esperante: Okupu Wall Street) estas kontesta paca movado kontraŭ la krizo en Usono kaj kontraŭ kapitalismo. Ĝi komencis tuj post la alvoko de la magazino Adbusters kaj de la grupo Anonymous por protesti kontraŭ Wall Street.
Historio [redakti]
La 17-an de septembro 2011 okazis la unua tago de okupado de Wall Street. Ĉirkaŭ 1000 uloj ĉeestis.
La 1-an de oktobro la kontraŭantoj provis transiri tra la Broklina Ponto, sed la polico de Novjorko arestis 700 personojn.
Famaj subtenantoj [redakti]
Famaj subtenantoj estas inter aliaj la verkisto kaj filmisto Michael Moore, la verkisto Salman Rushdie, Margaret Atwood, la lingvisto kaj pensulo Noam Chomsky kaj Radiohead. Eĉ la financisto George Soros deklaris subteni tiun protestan movadon.