Oléron
| Oléron | |||
|---|---|---|---|
| Situo | Atlantika Oceano | ||
| Koordinatoj | 45°55′N 1°20′W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 45.917 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">45.917°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 174 km² | ||
| Plej alta loko | 34 m | ||
| Ŝtato | |||
| Teritorio | Charente-Maritime | ||
| Loĝantaro (2007) | 21242 | ||
|
|
|||
Oléron /oleʁɔ̃/ estas insulo situanta en Atlantiko ĉe Francio. La insulo havas areon proksimume 30 × 12 km, perimetro de la insulo estas 90 km. En la insulo vivas proksimume 11 000 daŭraj loĝantoj. Strandoj de la insulo estas sablaj. Dum malfluso surfaco de Atlantiko sinkos je minimume 3 metroj, en la praktiko la maro foriros je 300 ĝis 500 metroj. Oni alveturas en la insulon el marbordo de Francio sur ponto kun 45 pilieroj, longa 3 027 m.
Oléron estas la dua plej granda franca insulo post Korsiko (nekonsiderante la transmarajn teritoriojn).
En la insulo estas troveblaj preĝejoj, sonorilejoj, lumturoj. Ni trovos ĉi tie nenian altan konstruaĵon.
En la insulo troviĝas dek fiŝkaptistaj urbetoj, el kiu ĉiu havas sian dominaĵon. Ĉi tie situas ankaŭ vilaĝo Boyardville kun fortikaĵo Boyard.
[redakti] Geografio
Oléron troviĝas en la Atlantiko, proksime al la ĉeftero. Ĝin ĉirkaŭas norde la markolo pertuis d'Antioche kaj la insulo Ré, nordoriente la insulo Île-d'Aix, sude la markolo pertuis de Maumusson kaj la duoninsulo Arvert kaj oriente la Atlantiko. Ĝi troviĝas kontraŭ la estuaro de du riveroj, Charente kaj Seudre.
Ekde 1966, Oléron estas konektita al la ĉeftero per 3-kilometra ponto, kiu estas senpaga ekde 1991. Ĝi ligas la komunumojn Le Château-d'Oléron kaj Bourcefranc-le-Chapus.
Grandan parton de la insulo kovras arbaroj, kiuj ĉefe konsistas el marbordaj pinoj (Pinus pinaster). La plej granda arbaro estas tiu de Saint-Trojan-les-Bains, en la sudo.
[redakti] Administro
Oléron estas en la departemento Charente-Maritime. Ĝia teritorio enhavas ok komunumojn:
- la Brée-les-Bains;
- le Château-d'Oléron;
- Dolus-d'Oléron;
- le Grand-Village-Plage;
- Saint-Denis-d'Oléron;
- Saint-Georges-d'Oléron;
- Saint-Pierre-d'Oléron;
- Saint-Trojan-les-Bains.
[redakti] Turismo
Oléron estas turisma loko pro siaj strandoj kaj arbaroj kaj la plej famaj konstruaĵoj estas Fortikaĵo Bojardo (Fort Boyard), la lumturo Chassiron kaj la citadelo en Le Château-d'Oléron.