Ol Doinjo Lengai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erupcio en 1966

La Ol Doinjo LengaiOl Doinyo Lengai estas aktiva vulkano de la orientafrika Granda Rifto, en norda Tanzanio. Ĝi situas ĉirkaŭ 120 km nordokcidente de Arusha ĉe la Lago Natron.

En la masaja lingvo Ol Doinyo Lengai signifas Diomonto. La vulkano altas ĉirkaŭ 2960 metrojn kaj por la masajoj estas sidejo de ilia dio Engai kaj la vulkanaj erupcioj, ellasoj simbolas la koleron de la Dio.

La Ol Doinyo Lengai estas la sola vulkano de la mondo, kiu liveras karbonatitan lafon. Tiu lafo estas tre flua, havas la viskozecon de la akvo. La rigidiĝinta lafo havas malhelan koloron, kiu rapide helbruniĝas. La vulkana lafo atingas maksimume 590 °C kaj tio estas relative malalta temperaturo kompare al aliaj vulkanoj.