Olaus Rudbeckius, la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Olaus Rudbeckius secundus
(1660–1740)
Sveda kuracisto kaj naturalisto
Sveda kuracisto kaj naturalisto
Naskiĝis 15-a de marto, 1660
en Upsalo, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Mortis 23-a de marto, 1740
en Upsalo, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
Universitato de Utrecht
v  d  r
Information icon.svg

Olof Rudbeck, la Juna (1660–1740) (* Västerås, en la 15-a de marto 1660 - Upsalo, en la 23-a de marto 1740)[1] estis sveda anatomiisto, esploristo, naturalisto, botanikisto, ornitologo, profesoro de Medicino kaj trifoje rektoro de la Universitato de Upsalo (1708, 1715 kaj 1724). Li estis lernanto de Karolo Lineo kaj dum kelkatempo studis la rilatoj inter la samea kaj hebrea lingvoj. Lia filino, Wendela Rudbeck (1668-1710)[2], edziniĝis al Petrus Olai Nobelius (1656-1707)[3], kaj el tiu devenantaro naskiĝis Alfred Nobel, fondinto de la fama Premio Nobel.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Edukita de sia patro Olof Rudbeck, la Maljuna, li diplomiĝis, en 1686, en Medicino en la Universitato de Upsalo, defendante la tezon "De propagatione plantarum"[4]. En tiu sama jaro li komencis labori kiel asistanto en la kurso de Medicino, sed, en la venonta jaro, li komencis vojaĝi tra Eŭropo kie li konis Brition, Germanion kaj Nederlandon. En 1690, li konkeris la diplomon pri doktoriĝo en la Universitato de Utrecht, en Nederlando, kaj en 1691, li reiris al Svedio. En 1692, li sukcedis sian patron en la katedro de Medicino kaj Botaniko de la Universitato de Upsalo, reliefigante sin kiel bonega botanikisto kaj ornitologo.

En 1695, liaj interesoj pri Natura Historio kondukis lin al integriĝo de esplorvojaĝo al Laponio, enkorpiĝinte en ekspedicio sponsorita de la reĝo Karlo la 11-a). La celo de tiu ekspedicio estis la studado de la natura historia, speciale en la montaraj regionoj. Li havis la intencon publikigi la konkludojn de sia verko en 12 volumoj, kiuj estis pretaj publikigotaj, kiam en 1702, granda brulado atingis Upsalon, detruinte lian domon kaj lian nepublikigitan verkon. Tiamaniere ke, el lia vojaĝo, nur unu volumo restis, kiu estis publikigita en 1701, entenanta kolorplenan albumon kune kun 250 gravuraĵoj de birdoj, floroj kaj diversajn pejzaĝojn, verko kiu senmortigis lin.

Daŭrigante la lingvajn spekulaciojn komencitajn de sia patro, ĉirkaŭe de 1700, li forlasis siajn studojn pri natura historio kaj sin ekdedicis al lingvistiko, intencante establigi rilaton inter la samea kaj hebrea lingvoj. Kiel agnosko por liaj studoj, kaj postmorte por lia patro, li estis altigita al nobleco en 1719, kiel naturalizita noblulo kaj en 1739 li estis nomumita kuracisto de la reĝa domo.

Lia lernanto kaj mentoro de siaj filoj, la botanikisto Karolo Lineo (1707-1778), liaomaĝe, donis al botanika genro la nomon "Rudbeckia" kaj priskribis multajn el la specioj entenataj en sia gravuraĵoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj