Old Basing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pordo de Basing House

Old Basing estas vilaĝo en la nord-orienta parto de Hampshire, Anglio. Laŭ la 2001-a censo, ĝi enhavis ĉ. 7230 loĝantojn.

Ĝi estis fondata ĉ. 700 de anglosaksa grupo, la Basingas. La 22-an de januaro 871 okazis grava batalo dum kiu la danoj venkis armeon de Wessex sub reĝo Ethelred.

En la centro de la vilaĝo estas multaj antikvaj konstruaĵoj, kaj la restaĵoj de Basing House, domego konstruita en 1535 ĉe la sito de normanda kastelo. Dum la angla enlanda milito Basing House estis posedata de John Paulet, 5-a markizo de Winchester, kiu subtenis Karlon la 1-an. Pro tio armeoj de la angla parlamento du fojojn malsukcese atakis Basing House. En aŭgusto 1645 estis tria atako, kaj post plurmonata sieĝo Basing House estis kaptata en oktobro tiun jaron. Multaj loknomoj en la vilaĝo aludas al la enlanda milito.

Viziteblas la ruinoj de Basing House.