Old Shatterhand (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Old Shatterhand
Old Shatterhand
filmo
Originala titolo Old Shatterhand
Produktadlando Germanio, Italio, Jugoslavio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 30-a de aprilo 1964
Daŭro 89 min
Ĝenro Aventurema
Kameraado Siegfried Hold
Reĝisoro(j) Hugo Fregonese
Produktisto(j) Artur Brauner
Scenaro Ladislas Fodor
Laŭ la verko de Karl May
Filmita en Jugoslavio: Dubrovnik, Šibenik, akvofaloj de rivero Krka ĉe Skradin, Popovo Polje ĉe Trebinje, Zupci ĉe Trebinje, Krute ĉe Ulcinj...
Muziko de Riz Ortolani
Rolantoj Lex Barker • Guy Madison • Pierre Brice • Daliah Lavi • Ralf Wolter • Mirko Boman • Gustavo Rojo • Bill Ramsey • Rik Battaglia • Kitty Mattern • Gojko Mitić • Milivoje Popović-Mavid • Ruth-Maria Kubitschek • Hans Nielsen • Mirko Ellis • Andrea Scotti • Charles Fernley Fawcett • Alain Tissier • James Burke • Gerd Duwner • Dušan Tadić
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Erwin Lange
Produktinta firmao CCC Film Produktion GmbH, Berlin.; Criterion Films S. A., Paris - Serena Film Soc. a. r. l., Rom kunlaborante kun Avala Film, Belgrad
Distribuo ???
IMDb
vdr

Old Shatterhand (1964), estas la plej multekosta filmo el la tuta serio de filmoj de May. En la suma budĝeto enspezoj grimpis sin ĝis kvin milionoj da markoj. La filmo estis filmita laŭ motivo de romano de Karl MayOld Shatterhand.

Fono de la estiĝo de filmo

Eble nenia alia filmo de May proponis al rigardantoj tiom da interesaj presonecoj kiel ĝuste filmo Old Shatterhand. Produktoro Artur Brauner nepre ne ŝparis monon klopodante supertuti la unuajn du filmojn de May de sia konkurenculo Wendlandt. Lex Barker prezentiĝas trianfojon kiel Old Shatterhand kaj li agadas jam iom pli suverene, kiel vera heroo el plumo de Karl May (se ni neglektos do lian alian aspekton). Winnetou en prezento de Pierre Brice estas ĉi tie unuafoje kolorigita per militaj koloroj, kio estas ja marko de tio, ke la kreintoj klopodis filmi bonan vesternon, sed tio estis neniaj konintoj de Karl May. Rolon de Blanka Kolombino akiris juna israela aktorino Daliah Lavi, staranta tiam en la komenco de sia grandsukcesa kariero. Sed propra stelo de la filmo fariĝis Guy Madison – prezentanto de kapitano Bradley, brile falsa, bone aspektanta kaj ekstreme nesimpatia malbonulo. En la 50-aj jaroj li realiĝis ĉefe en Usono kaj Italio, en 1963 li rolis surflanke de Lex Barker en filmo Der Henker von Venedig. Prezentanto de Tujunga estis malkovrita nur kelke da tagoj antaŭ la komenco de filmado: tio devis esti tiam 21-jara franco Alain Tissier. Li sendube taŭgis por la rolo per sia sporta staturo kaj agrabla aspekto, sed mankis al li certa karismo. Kiam li estis filminta la filmon pri Old Shatterhand, li esperis, ke li faros grandan karieron kiel aktoro, li surdiskigis ankaŭ du diskojn, sed en nenia alia filmo li jam plu iam aperis. Pluaj eminentaj malbonuloj estas Rik Battaglia kiel Dixon kaj Gustavo Rojo kiel kaporalo Bush. Kiel ĉiam pri komikeco zorgas Ralf Wolter kiel Sam Hawkens. Mirko Boman, kiu en La trezoro sur Arĝenta lago kreis onklon Gunstick-on, korpigis ĉifoje Dick Stone-on.

Scenario

La unuan filmon de May de kompanio CCC akompanis tuj de komence malfacilaĵoj. Baza problemo konsistis en tio, ke oni sukcesis pretigi bonan scenarion, kies sekvo estis, ke la tuta produkto en Jugoslavio ne povis sufiĉe prepariĝi. En la tuta procedo de la estiĝo de filmo regis ĥaoso. Sed la kaŭzo estis la ĉefo mem. Brauner, nevere aktiva kaj kreativa personeco, estis samtempe ĉefo de studio, filma produktoro, scenariisto kaj komerca kunulo de multaj pruntedonejoj de filmoj, reĝisoroj kaj aktoroj. Li volis ĉion fari mem kaj pri ĉio li devis decidiĝi – tio ege retenis la funkciadon de kompanio, ĉar la ĉefo ne povis estis en tri lokoj samtempe. Ideon filmi filmon de May ricevis Brauner verŝajne jam en la unuaj tagoj post la premiero de La trezoro sur Arĝenta lago (decembro de 1962). Ĉar li aŭdis, ke Wendlandt prepariĝas filmi filmon Winnetou I, li volis starigi en la atentocentron lian laŭsangan fraton Old Shatterhandon. La nomo de filmo devis esti Old Shatterhands grösstes Abenteuer (La plej granda aventuro de Old Shatterhand) aŭ Old Shatterhands grosses Abenteuer (Granda aventuro de Old Shatterhand), sed fine restis ili restis sole ĉe la nomo Old Shatterhand. Ĉu en la filmo aperos ankaŭ Winnetou, de komence ne estas ankoraŭ tute klare. Kaj se Brauner ja nur decidiĝis, ke Winnetou en la filmo ja aperos, ne estas ankoraŭ klare, ke rolos lin Pierre Brice.

Brauner sukcesis akiri kiel scenariiston la faman 61-a jaran Daniel Mainwaring-on, kiu havis "je konscio" jam kelke da famaj hollywoodaj vesternoj. Mainwaring, mallarĝe interamikiĝinta kun Humphrey Bogart, verkas sub pseŭdonomo Geoffrey Homes. La aŭtoro estas tre kapabla kaj bona konanto de vesterno, sed pri la ekzistado de karl May li ne havas plej malgrandan scion. Malgraŭ tio Brauner estas konvinkita, ke li ricevos de li bonegan scenarion.

Devene estis planite, ke Daliah Lavi rolos Nŝo-ĉi-on, fratinon de Winnetou. Sed poste Brauner konstatis, ke tiu ĉi staturo prezentiĝas en jam ĝuste filmata filmo Winnetou I. Kiam ĉefdramisto Gerhard F. Hummel estis traleganta la prezentitan koncepton de la scenario, li estis tute terurita. Ne nur ke kun la okazintaĵoj de Karl May tiu ĉi havis nenion komunan – sole staturoj de Winnetou, Old Shatterhand kaj Sam Hawkens estis transprenitaj el liajn verkojn, sed plie li havis grandajn timojn pro tio, ke tiu ĉi scenario povus damaĝi reputacion de la ekkurantaj filmoj de May. Brauner do akceptas alian scenariiston, hungaron Ladislas Fodor-on, kaj li devas adiaŭi kun Mainwaring. Fodor estas diligenta kaj emineta scenariisto, li orientiĝas en ĉiu filma ĝenro, sed bedaŭrinde li nek aŭdis neniam pri May. La 23-an de julio 1963 dramisto Hummel skribas al produktoro Brauner: antaŭe ol sinjoro Fodor verkos 110 paĝan scenarion eĉ ne havinte ĝustan imagon pri herooj el libroj de Karl May, emfaze ni rekomendas al li, doni al si unu tagon de paŭzo kaj tralegi romanon Petrola princo, kiun ni ankoraŭ hodiaŭ sendas eksprese... Fodor legas (onidire) verkante novan scenarion. Sed premas lin la tempo – limdato de la filmado nehaltigeble proksimiĝas. La 3-an de septembro 1963 gvidantaro de kompanio Constantin skribas al Brauner leteron: sekvante nian hieraŭan telefonan interparolon ni ankoraŭ unufoje skribe sciigas vin, ke la scenarion de sinjoro Fodor ni ne konsideras bonan, ĉar neniuokaze ĝi plenumas atendadon de ŝatantoj de Karl May... Rilate al tio, ke neniuokaze ni volas malbonigi jam komencitan serion de filmoj de May, ni senkondiĉe devas persisti pri tio, por ke la scenario tralaboru kiel eble plej rapide sinjoro Lahola kaj tiu prezentu ĝin por prijuĝo...

La situacio estas nun pli ol ĥaosa. Leopold Lahola estas do komisiita verki novan scenarion kaj samtempe li estas akceptita kiel reĝisoro. En Jugoslavio oni jam konstruas la unuajn kulisojn kaj konstruaĵojn, sed neniu kun certeco scias, ĉu ili entute estos en la filmo uzitaj. El Usono alveturas James W. Burke, kiu rolas en la filmo kolonelon Hunter-on kaj li estas komisiita verki pluajn dialogojn. En Jugoslavio eksonas la unua filmklakilo. Sed la scenario ankoraŭ entute ne estas finita, ekzistas sole koncepto kaj unuopaj scenoj. La 23-an de septembro 1963 estas akceptita denove nova aŭtoro – Robert A. Stemmle, kiu havas grandajn spertojn kun filmoj de May el la 30-aj jaroj. Stemmle alveturas Jugoslavion, por ke li rekte surloke verku novan scenarion. Helpas lin ankaŭ nove alvokita reĝisoro Hugo Fregonese. Fine de ĉies klopodo staras do entute akceptebla scenario.

Reĝisoro

Eĉ ne elektado de konvena reĝisoro evitis sen komplikaĵoj. La preparoj por la filmado estas jam en la plena funkciado, malgraŭe ankoraŭ ne estas destinite, kiu gvidos reĝisoradon. Brauner intertempe firme decidiĝis filmi tiun ĉi filmon en hollywooda formato, tiel li notis en sian taglibron tiujn ĉi nomojn: Donald Siegel, George Sherman kaj Herry Koster. Sed la lastaj du nomitoj ne estis kontentaj kun honorario, do al Brauner restis sole Donald Siegel, kiu postulis 50.000 dolarojn. Sed la kunlaboro estis komencita eĉ ne kun li, ĉar la estonta reĝisoro havis timojn, ke li ne havos tempon filmi la filmon ĝis fino de la jaro. Ses semajnoj antaŭ komenco de la filmado Brauner estas do sen reĝisoro. Sed tio estas granda feliĉo por Leopold Lahola, kiu aperis en ĝusta tempo je ĝusta loko. En 1961 en Germanio famigis lin filmo kun la juna Götz George Der Teufel spielt Balalaika. La talentema reĝisoro estris per ok lingvoj kaj li estis entuziasma leganto de libroj de Karl May. La 9-an de aŭgusto 1963 Brauner fermas kun li kontrakton. Salajro estas faronta 20.000 markojn. Sed jam baldaŭ estas evidente, ke Lahola ne sufiĉas je tiu ĉi tasko. Laŭ produktestro Georg Reuther el Avala Film li estas tre malrapida kaj nekoncentriĝinta, li impresas nedecideme kaj ne ŝajnas, ke li havus intereson filmi tiun ĉi grandformatan filmon. Brauner devas rapide trovi konvenan reĝisoron, kiu estas kiel sperta, tiel ankaŭ fama kaj kiu estas kapabla ekfilmi post kelke da tagoj. Grava helpanto estas por li nun telefono. Li kuniĝas kun sia malnova amiko Carol Hellaman, kiu scias pri unu momente senlabora reĝisoro. Lia nomo: Hugo Fregonese. La 18-an de septembro 1963, kvin tagoj antaŭ la komenco de la filmado, Fregonese ricevos kontrakton. Lia salajro faras 15 milionojn da liroj. La malfeliĉa Lahola estas maldungita.

Kiu estos prezentanto de Winnetou?

Eblas certe bone imagi,kian humoron havis Horst Wendlandt, ĉefo de produkcia firmao Rialto, kiam li konstatis, ke lia konkurenculo prepariĝas filmi Old Shatterhand-on. Unue li volis lian intencon malhelpi, ĉar de eldonejo Kar-May-Verlag li akiris rajtojn por ĉiuj romanoj okazantaj sur Sovaĝa Okcidento, sed fine li estis instruita, ke nenia el la romanoj de Karl May nomiĝas Old ShatterhandLa plej granda aventuro de Old Shatterhand. Waldfried Barthel, ĉefo de Constantin venis al konkludo, ke oni povas neniel malhelpi la filmadon de la filmo. Laŭ premo de Barthel do Wendlandt turniĝas al la gvidantaro de kompanio CCC kaj liberigas al ili Lex Barker-on por la filmado de filmo Old Shatterhand. Brauner ĝojas, li atingis sian, kaj nun restas al li okupi rolon de Winnetou. Intertempe li fermis antaŭan kontrakton kun Pierre Brice, sed li bezonis ankoraŭ aprobon de Rialto. Wendlandt estis indignita, li vidis nenian kaŭzon, kial li estus dononta al sia konkurenculo ankoraŭ aktorojn, ankaŭ kompanio Constantin plej ĝoje malebligus la filmadon de la filmo, sed ĉiuj sciis, ke Brauner kapablas filmi eĉ sen Brice kaj pro tio la tuta fama serio povus suferi nerebonigeblajn damaĝojn. Tion ili volis ĉiuokaze malebligi. Wendlandt postulis por Pierre Brice 200.000 markojn, kio Brauner-on iom maltrankviligis – ja li ankoraŭ havis eĉ ne finitan scenarion. Wendlandt do proponis Elke Sommer, kio estis alportonta al lia CCC perdon 60.000 markojn. Al Wendlandt do restis nenio alia ol akcepti kaj Brauner do povis komenci filmi.

Lokoj de filmado

Loko de filmado I: Šibenik

La 23-an de septembro 1963 fine komencis la filmado. La unua filmklakilo eksonis ĉe akvofaloj de rivero Krka ĉe Skradin, kie ankoraŭ kelke da semajnoj antaŭe filmis teamo de homoj el Rialto filmon Winnetou I. Sur unu terlango estis konstruita tendaro de apaĉoj, eĉ kiam oni aŭdis, ke apaĉoj loĝis en filmo Winnetou I en pueblo. Dum la filmado ĉi tie ĉeestis ankaŭ Artur Brauner kun sia edzino Maria, por ke li certigu sin, ke ĉio progresas laŭ la plano. Kiam li forlasis la 30-an de septembro 1963 la filmejon, li skribis al reĝisoro Fregonese: Mi dankas al vi por laboro, kiun vi ĝisnun faris, sed mi ĝoje ankoraŭ unufoje certigu vin pri la fakto, ke la tagoj senĉese pli mallongiĝas kaj ke tago de tago restas al ni senĉese malpli da tempo por la filmado. Plie povas fariĝi malbela vetero, pri kio mi ne volas entute pensi. Tial mi kiel eble plej afable petas vin, por ke vi plene eluzu ĉiun belan tagon kaj filmu tiom da filmeroj, kiom nur estos eblaj. La filmo estas por germanaj rilatoj tre ege multekosta, kaj la risko estas por ni multe pli granda, ol vi kapablos imagi. Mi investis kvantegon da mono kaj mi ne povas do permesi al mi ne plenumi la planon, se estos malbela vetero. Mi tre petas vin, laboru kiel vi nur povas kaj kionla vetero permesos al vi. Ni ĉiuj esperas en bonan filmon, kun kiu ni estos kontentaj.

Plimulto da kunlaborantoj el CCC ankoraŭ neniam ian vesternon filmis, dum homoj el Avala Filmo posthavis jam kvanton da aventuremaj filmoj. Spertaj membroj de la teamo estas ekz. piroteknikisto Erwin Lange kaj vestisto Helmut Preuss, ili ambaŭ partoprenis en la filmado de La trezoro sur Arĝenta lago kaj Winnetou I. Malantaŭ kamerao staras aŭstro Siegfried Hold. Brauner volis komisii verkadon de la muziko al hollywooda veterano Dimitrie Tiomkin-on, de kiu devenas la fama melodio el vesterno En ĝusta tagmezo. Sed la kunlaboro ne okazis kaj Brauner do akceptis la klopodeman italan komponiston Rize Ortolani-on.

Loko de filmado II: Dubrovnik

La 1-an de oktobro 1963 la filmado en Šibenik estis ĉe la fino kaj la teamo transloĝiĝis suden ĝis Dubrovnik. En ĉirkaŭaĵo de la malnova havenurbo estiĝis la plej gravaj filmeroj. La teamo estis enloĝigita en hotelo Argentina kontraŭ insulo Lokrum. La hotelo estis foje konstruita de unu tre riĉa argentina komercisto kiel privata domo. En ĝardeno li lasis konstrui vilaon por sia bela juna edzino. Tiu ĉi domo de revoj portis nomon Vilao Ŝeherazado, La vilao kun granda kupolofariĝis por la tempo de la filmado sidejo de Lex Barker.

En Popovo Polje ĉe Trebinje arkitekto Pischinger konstruis impozan konstruaĵon Fort Grand. En ties proksimeco, preskaŭ je viddistanco, troviĝis Burkers Ranch kaj sur rivero Trebisnica fiŝkaptas apaĉoj, kiuj estas poste pafmortigitaj de banditoj. Sur la mala flanko de Trebinje situas valo Zupci, kie staris vesterna urbo Golden Hill, la plej granda kaj la plej bela urbo, kiu kiam estis por ia filmo de May konstruita. La filmado en Dubrovnik komencis de du malagrablaj eventoj. Tuj la unuan tagon la filmado ne komenciĝis, ĉar Lex Barker malsaniĝis. Li suferis jam pro doloroj en Šibenik kaj la 3-an de oktobro li devis esti transportita en malsanulejon en Dubrovnik, kie ili operaciis ciston ĉe anuso. La 5-an de oktobro je ŝanĝo malsaniĝis reĝisoro Fregonese kaj pro alta febro li ne estis kapabla kelke da tagoj filmi. La 9-an de oktobro devis estis filmita laŭ plano paca konferenco inter apaĉoj kaj generalo Taylor. En tiu tago unuafoje aperas antaŭ la kamerao Guy Madison kaj ankaŭ Charles Fawcett. Lex Barker plendas, ke sidante li havas senĉese dolorojn.

La 16-an de oktobro 1963 komenciĝas filmi filmeroj, kiuj prezentiĝas kulminon de la tuta filmo: la batalo je la fortikaĵo. La konstruita fortikaĵo de Oto Pischinger estas certe monumentala konstruaĵo, sed en la praktiko ĝi estas multe pli malgranda ol ŝajnas dum observado de la filmo. Ĝia longeco estas 140 metroj kaj ĝia larĝeco estas 40 metroj. Ĉe rigardanto ĝi kaŭzas impreson, ke temas pri konstruaĵo kun bazplano de kvadrato, kio ankaŭ estis intenco de Pischinger: por ke li veku impreson de grandampekso, li uzis ĝustan filman trukon kaj unu el du pordegoj li konstruis oblikve, do la fortikaĵo ne havis kvar, sed kvin angulojn. Dum la filmado de la batalo estis uzitaj 280 ĉevalojn. Ankaŭ multe da poneoj estis inter ili, kiuj propre ne taŭgis je indianaj ĉevaloj, tial ili staris flanke. La filmado estis diversloke vere tre danĝera, pri kio atestas krom alia kvanto da lezoj: unu el rajdantoj, falinta de sur la ĉevalo, estis de alia ĉevalo tretita kaj grave vundita sur la torako. La 21-an de oktobro 1963 grave vundiĝis pluaj du rajdantoj: unu suferis rompon de la brako, la alia vundiĝon de la kapo. La ĉevalo mortis. Multe da rajdantoj estis post kelke da tagoj nekapablaj moviĝi, ĉar ili havis pro rajdado sur neseligitaj ĉevaloj malfermitajn vundojn sur la interna flanko de femuroj. Fine de oktobro la vetero malboniĝis kaj multfoje la filmistoj devis atendi la tutajn horojn, ol la firmamento iom malsereniĝis. La 30-an de oktobro en la taga raporto ni povas legi: Hodiaŭ posttagmeze Mr. Baker erarigis al si la vojon al unu el lokoj de la filmado kaj li malfruiĝis je unu horo kaj duono. Sed tio havis neniajn pluajn sekvojn, ĉar estis tiel malbona vetero, ke ne eblis filmi. Kaj plu: Survoje al Popovo Polje vestisto Helmut Preuss estis forpuŝita de unu el ŝarĝaŭtoj sur flanko kaj forĵetita en fosaĵon. Survoje reen enkuris sub aŭton de piroteknikisto Erwin Lange bovino, kiu dum la akcidento mortis. Sur la aŭto estiĝis granda damaĝo. Informo el la filmado el la 6-a de oktobro 1963: pro longdaŭra pluvo kaj grangda ŝtormo estis forlasita la filmado. Golden Hill kaj Burkers Ranch staras sub la akvo. Plimulto da masoj kaj rekvizitoj estis el Popovo Polje transveturigita en hotelon Leotar en Trebinje...

Loko de filmado III: Ulcinj

La 20-an de novembro komenciĝas la tria kaj samtempe la lasta parto de la fimigado de filmo Old Shatterhand. La membroj de la teamo transloĝiĝas en la plej sudan parton de Jugoslavio, por ke ili eluzu lastajn sunbrilojn. Survoje akompanas ilin granda ŝtormo kaj pluvego. Kiam la stabo fine alveturis en hotelon Jadran, ĉi tie ne fluas akvo, ne lumas lumo, funkcias neniaj telefonoj nek telegrafaj aparatoj. Oni sentas sin ĉi tie kvazaŭ sur rando de civilizo. Oni devas purigi la dentojn per vino. En la tuta hotelo estas kurantaj musoj. Vestisto Preuss klopodas kelkajn bestetojn ĉasi ĵetante sur ili ŝuojn, sed li sukcesos faligi sole spegulon. Eĉ ne post du tagoj ankoraŭ funkcias elektro. Bill Ramsey feliĉe havas ĉe si radioaparaton je baterioj, tiel li vespere ekscias pri murdigo de John F. Kennedy. La tuta teamo estas en ŝoko. La 24-an de novembro 1963 fluas fine varma akvo, ankaŭ la telefono jam funkcias. La filmado povas daŭrigi. La vetero estas senĉese malbona, nur de tempo al tempo ekbrilos la suno. En lastaj novembraj tagoj oni filmas duelon de Winnetou kontraŭ Granda Urso, kiu ne povis esti filmita pro malbona vetero en Dubrovnik. La loko de filmado troviĝis proksime de kanjono. Multaj kamparanoj el la ĉirkaŭaĵo venis rigardi la filmadon, ĉar la filmistoj estis por ili laŭvorte kvazaŭ vizito el alia mondo. Viroj ĉi tie ankoraŭ rajdis sur azenoj, virinoj portis branĉetojn por proksimiĝanta vintro kaj la plej aĝaj vilaĝanoj zorgis pri tio, por ke la "rigardantoj" ne perturbu la pason de la filmado. Pierre Brice donas el si tion plej bonan, la filmeroj estas sukcesitaj kaj reĝisoro Fregonese kontenta. La 3-an de decembro 1963 la filmado en Jugoslavio estas ĉe la fino kaj la teamo forflugas el Titograd hejmen. Ekde lundo la 9-an de decembro 1963 okazas filmado en Berlina studio de CCC. En ateliero n-ro 4 estas konstruita Saloon Bagdad. Siajn lastajn tagojn de la filmado ĉi tie ĝuas Kitty Mattern, Daliah Lavi, Rik Battaglia, Burschi Putzgruber, Nikola Popović kaj Bill Ramsey. La 11-an de decembro 1963 la filmado de filmo Old Shatterhand estas definitive ĉe la fino. Fine de januaro de 1964 estas la filmo prilaborata en tondejo, ekde la 2-a ĝis la 6-a de marto okazas paroligo de la filmo kaj ekde duono de marto poste ludigado de muziko.

Premiero

La 28-an de aprilo 1964 la ĉefkomitato de FWB decidis, ke estos donita al la fimo nenia marko de kvalito. En sciencista decido staris, ke la filmo estas ja teknike bone priregita, ne estas obĵetoj kontraŭ reĝisorado kaj ke agnoskon meritas ankaŭ muzika prilaborado, sed la agado havas nenion komunan kun okazintaĵoj de Karll May... Brauner ja revokis sin kontraŭ tiu ĉi decido, sed ĉifoje FBW restis malfortiĝema. La premiero okazis la 30-an de aprilo 1964 en Munkeno. Lex Barker, kiu intertempe filmis en Jugoslavio filmon Der Schut, venis post dutaga vojaĝo tute elĉerpinta en Munkenon. En la premiero ĉeestis ankaŭ Kitty Mattern kaj Charles Fawcett. La filmo solenis grandegan sukceson – por pli ol tri milionoj da spektantoj en la paso de 12 monatoj ĝi akiris Oran ekranon kaj ĝi estis vendita en la tutan mondon, eĉ en la eksan Sovetunion. La 22-an de junio 1969 Old Shatterhand estis elsendota kiel entute la unua filmo de May en televido, sed ĉar la filmoj de May estis projekciataj kun granda sukceso en kinejoj, tiu ĉi limdato estis transŝovita je la 27-a de septembro 1970. En Germanio ĝi atingis observecon 34%, kio respondis al preskaŭ 18 milionoj da rigardantoj...

Aktoroj

Winnetou Pierre Brice
Old Shatterhand Lex Barker
Sam Hawkens Ralf Wolter
Paloma Daliah Lavi
Kaporalo Bush Gustavo Rojo
Kapitano Bradley Guy Madison
Dixon Rik Battaglia
Timpe Bill Ramsey
Rosemary Kitty Mattern
Tujunga Alain Tissier
Generalo Taylor Charles Fawcett
Ŝerifo Brandon Nikola Popović
Joe Burker Mirko Ellis
Will Parker Vojkan Pavlović
Dick Stone Mirko Boman

Aliaj nomoj de la filmo

Aŭstrio: OLD SHATTERHAND. Belgio: LA BATAILLE DE FORT APACHE / HET GEVECHT VAN FORT APACHE. Brazilio: A BATALHA FINAL DOS APACHES. Ĉeĥio: OLD SHATTERHAND. Danlando: OLD SHATTERHAND. Finnlando: OLD SHATTERHAND. Francio: LES CAVALIERS ROUGES. Granda Britio: APACHES´ LAST BATTLE. Hispanio: LA ÚLTIMA BATALLA DE LOS APACHES. Italio: LA BATTAGLIA DI FORT APACHE. Jugoslavio: OLD SETERHEND. Kanado: LES CAVALIERS ROUGES. Nederlando: OLD SHATTERHAND. Portugalio: ASSALTO AO FORTE. Svedio: OLD SHATTERHAND. Svislando: OLD SHATTERHAND. Usono: SHATTERHAND.

Agado de la filmo

Komanĉoj kaj blankuloj atakos malgrandan farmon kaj ili mortigos viron kaj virinon, sed ili ne rimarkos malgrandan knabon. Ili preparos la scenon inkluzive de du kadavroj de apaĉoj, kio kaŭzos ondon de perfortaĵoj kontraŭ apaĉoj. Unun, Tujungon, savos Old Shatterhand kaj li sendos lin al Winnetou. Old Shatterhand intertempe vojaĝas al Blanka Kolombino (Paloma Nakama, Emma Wilkinson, la nomo devenas el romano Germanaj koroj, germanaj herooj), al kiu li portas informon de onklo, kiu vokaj ŝin en urbon. Ĉe Blanka Kolombino troviĝas la knabo supervivinta la atakon, kiu volas atesti kontraŭ malbonuloj.

Ili renkontiĝas kun Sam Hawkens, kondukanta kolonon de almigrintoj, unu el ili estas komponisto kun piano sur veturilo. Komanĉoj atakos parton de la marŝantaro kaj denove ili igos kulpon kontraŭ apaĉoj per ĵeto de kadavro. La kolono alveturos ĝis la urbo kaj Old Shatterhand revenas al la loko de atako, kie li renkontiĝa skun Winnetou. Winnetou el la profundaĵoj de la ĉevalaj spuroj deduktas, ke en seloj sidis blankuloj. Ili alrajdos en tenda vilaĝo de apaĉoj kaj Winnetou sendas mesaĝiston al Granda Urso, estro de komanĉoj, kun alvoko je duelo, per kiu li volas subpremi la malamikecon. Winnetou mortigos la estron. Sekvas intertraktado kun reprezentantoj de blankuloj, al kiuj apaĉoj devas pruvi sian nekulpon.

En la urbo Sam Hawkens faras pafistan amuzon kun la knabo kaj negativuloj eluzos la situacion kaj ili mortigos la knabon. Old Shatterhand rajdas al ranĉo de malbonuloj. Li estas atakita kaj helpos lin Sam kaj Paloma. Ili kaptos unu malbonulon. Apaĉoj proklamos Tujungon kiel estonta sekvanto de Winnetou. Alrajdas Old Shatterhand kun la kaptito kaj li devigos lin subskribi konfeson. Montriĝas, ke inter la kontraŭulojn apartenas ankaŭ du soldatoj, kiuj kulpigos apaĉojn pro la neniigo de la ranĉo. Winnetou kaj Old Shatterhand rajdas intertrakti en soldatan fortikaĵon. Sed la devena komandanto mortis kaj nun unu el malbonuloj estas ĉefo de la fortikaĵo, kiu prenos al ili la subskribitan konfeson.

Tujunga ŝirmas Palomon antaŭ soldatoj kaj li estas kaptita kaj fortrenita en la fortikaĵon. Old Shatterhand ekiras en la fortiaĵon, por ke li liberigu lin, sed li estas ankaŭ kaptita. La situacion observis Hawkens, li rajdas al Winnetou. Winnetou kunvokos la ruĝajn batalantojn kaj ili atakos la fortikaĵon. La batalo estas bruta kaj por multe da blankuloj kaj ruĝuloj tragika. La soldatoj pafas el kanonoj falĉante la indianojn. Interne Tujunga ekprovokos unun el la soldatoj kaj duelante li sukcesos ekpafi el pafilo de la soldato rekte en barelojn da pulvo. La grandega eksplodo traŝirigos la palisadon. Alrajdas grupo da soldatoj, la komandanto de la fortikaĵo estas kaptita kaj la batalo finigita. Tujunga la kunpuŝiĝon kun la soldato ne supervivis.

Uzita literaturo

  • PETZEL, Michael. Karl-May-Filmbuch. Karl-May-Verlag, Bamberg, 1998.
  • PETZEL, Michael. Der Weg zum Silbersee. Schwarzkopf & Schwarzkopf Verlag, 2001.

Vidu ankaŭ