Oldenburga dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la grandduka dinastio Oldenburg
Blazono de la duka dinastio Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg, branĉa linio de la dinastio Oldenburg

La Oldenburga dinastio, germane Haus Oldenburg, devenas de malnova nordgermana nobela dinastio kun originoj en la regiono norde de Osnabrück. Ĝia plej unua certe dokumentita ano estis Egilmar la 1-a en 1091. La nomdona kastelo Burg Aldenburg en la urbo Oldenburg situis ĉe la rivero Hunte, unuafoje menciita en 1108 kaj estis ekde la meza 12-a jarcento rezidejo de la grafoj de Oldenburg(i)o.

La oldenburga dinastio regis unue kiel grafoj de Oldenburgio, poste kun siaj branĉaj linioj kiel reĝoj en pluraj eŭropaj landoj, interalie Grekio kaj Rusio, kaj en Danio kaj Norvegio eĉ ĝis hodiaŭ.

La oldenburga dinastio akiris eŭropan gravecon kiam en 1448 la oldenburga grafo Kristiano estis elektia kiel reĝo Kristiano la 1-a de Danio, Norvegio kaj Svedio.

Post li la dinastio dividiĝis en plurajn branĉojn.


La plej gravaj branĉoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj dinastianoj[redakti | redakti fonton]

Oldenburg (origine grafa linio)[redakti | redakti fonton]

Reĝoj de Danio-Norvegio[redakti | redakti fonton]

Reĝoj de Danio-Norvegio ekde 1448. La unuaj tri (ĝi Kristiano la 2-a) estis ankaŭ reĝoj de Svedio. La unio Danio-Norvegio daŭris ĝis 1814; ekde tiam la lastaj tri reĝoj (ĝis Frederiko la 7-a) nur estis reĝoj de Danio, ne plu de Norvegio.

Nomo Jaroj Rimarkoj
Kristiano la 1-a 1448 - 1481 reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio
Johano la 1-a, Hans 1481 - 1513 reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio
Kristiano la 2-a 1513 - 1523 reĝo de Danio, Norvegio, kaj Svedio
Frederiko la 1-a 1523 - 1533 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 3-a 1534 - 1559 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 2-a 1559 - 1588 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 4-a 1588 - 1648 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 3-a 1648 - 1670 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 5-a 1670 - 1699 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 4-a 1699 - 1730 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 6-a 1730 - 1746 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 5-a 1746 - 1766 reĝo de Danio kaj Norvegio
Kristiano la 7-a 1766 - 1808 reĝo de Danio kaj Norvegio
Frederiko la 6-a 1808 - 1839 reĝo de Danio kaj (ĝis 1814) ankaŭ de Norvegio
Kristiano la 8-a, Kristiano Frederiko 1839 - 1848 reĝo de Danio kaj (en 1814 mallongtempe) ankaŭ Norvegio
Frederiko la 7-a 1848 - 1863 reĝo de Danio

Romanov-Holstein-Gottorp[redakti | redakti fonton]

Caroj de Rusio[redakti | redakti fonton]

Fondita per Karl Peter Ulrich, kiu fariĝis rusa caro Petro la 3-a.

Holstein-Gottorp[redakti | redakti fonton]

Reĝoj de Svedio[redakti | redakti fonton]

Holstein-Gottorp, pli aĝa linio (1751-1818 reĝoj de Svedio, formortis 1818)

Nomo Jaroj Rimarkoj
Adolfo Frederiko 17511771
Gustavo la 3-a 17711792 murdita dum maskobalo
Gustavo la 4-a Adolfo 17921809
Karolo la 13-a 18091818 Ekde 1814 unio Svedio-Norvegio.
Lasta reĝo de dinastio Holstein-Gottorp

Schleswig-Holstein-Sonderburg-Glücksburg[redakti | redakti fonton]

Blazono de reĝlando Grekio 1863–1936
Blazono de reĝlando Grekio 1936–1967
Blazono de reĝlando Norvegio

Reĝoj de Danio[redakti | redakti fonton]

Nomo Jaroj Rimarkoj
Kristiano la 9-a 18631906
Frederiko la 8-a 19061912
Kristiano la 10-a 19121947
Frederiko la 9-a 19471972
Margareta la 2-a, Margrethe ekde 1972

Reĝoj de Grekio[redakti | redakti fonton]

Nomo Jaroj Rimarkoj
Georgo la 1-a 1863–1913 murdita de atencinto
Konstantino la 1-a 1913–1917 devigita abdiki
Aleksandro 1917–1920
Konstantino la 1-a 1920–1922 abdiko
Georgo la 2-a 1922–1924 abdiko, Grekio iĝas respubliko
1924–1935 Dua Greka Respubliko
Georgo la 2-a 1935–1947 per referendumo revokita, 1941–46 en ekzilo
Paŭlo 1947–1964
Konstantino la 2-a 1964–1974 ekde 1967 en ekzilo pro militista diktaturo; monarĥio aboliciita en 1974

Reĝoj de Norvegio[redakti | redakti fonton]

Nomo Jaroj Rimarkoj
Haakon la 7-a 19051957
Olavo la 5-a 19571991
Haroldo la 5-a ekde 1991